Unua Juda-Romia Milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
First century palestine.gif

La Unua Juda-Romia Milito, ankaŭ nomata kiel Granda Juda Ribelo (hebree המרד הגדול, ha-Mered Ha-Gadol), estis la unua el tri ĉefaj ribeliĝoj de la judoj de la provinco Judea kontraŭ la Romia Imperio kaj okazis inter la jaroj 66 kaj 73 p.K. (la dua estis la milito de Kitos (115-117) kaj la tria la Ribeliĝo de Bar Kojba (132-135). Ĝi komenciĝis en la jaro 66, pro la religiaj streĉitaĵoj inter grekoj kaj judoj. Ĝi finiĝis kiam la romiaj legioj, estrataj de Tito, sieĝis kaj detruis Jerusalemon, disrabis kaj bruligis la Templon de Jerusalemo (en la jaro 70), malkonstruis la ĉefajn judajn fortikaĵojn (speciale Masada, en 73), kaj sklavigis aŭ masakris la plejparton de la juda loĝantaro.

Post la ribeliĝo, tuta Judeo konvertiĝis en provinco ĉe ruinoj, kun Jerusalemo sub ruinaĵoj kaj la templo detruita. Proksimume 1 100 000 judoj mortis kaj 97 000 estis kaptitaj kaj sklavigitaj. Ekde la historia vidpunkto, la malvenko de la judoj estis unu el la kaŭzoj de la Juda Diasporo —multaj judoj disiĝis post malapero de la ŝtato kaj kelkaj aliaj estis venditaj kiel sklavoj en diversaj regionoj de la Romia Imperio —, kaj unu el la plej grandaj katastrofoj de la juda historio. Ekde religia vidpunkto, la detruado de la Templo de Jerusalemo supozigis la spiritualan perdon plej gravan por la judoj kiun ili hodiaŭ ankoraŭ memoras en la tago Tiŝa b'Av.