Kontraŭjudismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Antisemitismo)
Saltu al: navigado, serĉo
Kontraŭjuda propagando : judo tenas la mondon en siaj manoj.

Kontraŭjudismo[1] – ankaŭ judofobio,[mankas fonto] antisemitismo[2][3]kontraŭsemitismo[mankas fonto] – estas konscia aŭ nekonscia ideologio, origine religia kaj poste rasisma, konsistanta en sistemo de antaŭjuĝoj kaj/aŭ diskriminaciado kontraŭ judoj. La vorto Antisemitismus estis kreita en Germanio en la 19-a jarcento.

La plej terura kontraŭjuda okazaĵo en la historio estis la popolekstermado nomata holokaŭsto, t. e. la mortigado de ses milionoj da judoj en la spaco de kelkaj jaroj, fare de la nazia diktatoreco en la kvardekaj jaroj. La «fina celo» de la Nazioj estis mortigi ilin ĉiujn, kaj efektive duono de la judoj de Eŭropo pereis tiam.

Kontraŭjudismo en antikvaj epokoj[redakti | redakti fonton]

Spuroj de kontraŭjudismo troviĝas en la Biblio mem. Oni vidu la epizodon de reĝino Ester kaj reĝo Asuero, kiu eĉ se ne tute konkrete historia certe redonas la etoson vivitan de la hebreaj komunumoj. Oni vidu ankaŭ la militojn kaj luktojn rakontitajn en la diversaj libroj de la Makabeoj. Historio rememorigas persekutojn kontraŭjudajn en Egiptiaj urboj kiel en Aleksandrio (pri kies antaŭsignoj parolas ankaŭ hebrea filozofo Filono, kaj kie en 70 pK eksplodis vera popola ribelo kontraŭ judoj kiu kaŭzis gravajn homajn perdojn en la juda komunumo), en Romo kiel rakontite de historiisto Svetonio kaj en la Agoj de la Apostoloj.

Rilate la konsiston de tiu kontraŭjudismo, la opinioj de historiistoj malsamas. Léon Poliakov, en sia verko De l'antisionisme à l'antisémitisme (De anticionismo al antisemitismo) de 1969, emas minimumigi la vastecon de la fenomeno krom rilate tion kio okazis en Aleksandrio; Peter Schäfer[4] skribas, ke en la antaŭkristana epoko la fenomeno de kontraŭjudismo vigle prosperis antaŭe en la antikva Egiptio kaj poste plifirmiĝis en helenigitaj zonoj; laŭ Jasper Griffin Jasper Griffin ĉio reduktiĝas al sensignifaj epizodoj; Martin Goodman opinias, ke la kontrasto inter Jerusalemo kaj Romo ne povis ne okazi.[mankas fonto]

Ĉu la antaŭkristana kontraŭjudismo influis la postan kristanan kontraŭjudismon?

En nia epoko oni, inter scienculoj pri antropologoj kaj historiistoj kaj psikologoj kaj sociologoj ktp, multe esploras por malkovri la kaŭzojn originantajn la konstantan fenomenon de kontraŭjudismo; ankaŭ rilate tion la opinio diverĝas. Ĉiukaze en la postkrista kontraŭjudismo oni kalkulas precipe la akuzon pri “Dimortigo” svarminta trae de kristanaj popoloj post la forigo de la sinagogo de hebreoj kristaniĝintaj. Se tia antaŭjuĝo povis semiĝi nivele de kristanaj popoloj, ĝi, tamen, ne trovis fundamento en la teologio ĉar la krucumigo de Kristo estis lia decido por obei al sia konscienco ordonanta ke Dio estas preferenda eĉ se homoj tion kontraŭas kaj pro tio mortigas.

Moderna kontraŭjudismo[redakti | redakti fonton]

Nuntempe, multaj havas la impreson, ke kontraŭjudismo denove resurfacas en la mondo, kiel rezulto de la araba-israela konflikto aŭ kiel reago al ĝi, kaj pli precize al la israela okupado de palestina teritorio kaj la forpelo de la plejmulto de la indiĝena araba loĝantaro el la tiama brita mandato Palestino. Komencis resurfaci teorioj pri judaj aŭ tiel nomataj cionismaj komplotoj por regi la mondon kaj similaj. Bona ekzemplo estas la vaste kredata mito, laŭ kiu ne estis Judoj inter la viktimoj de la atenco de la 11-a de septembro 2001 en Nov-Jorko, ĉar oni avertis ilin anticipe ne iri al la Ĝemelturoj. Fakte ja estis kelk-cento da Judoj inter la viktimoj, sed tamen ĉi tiu mito estas vaste ripetita, ĉefe en Islamaj landoj.[mankas fonto]

Eĉ disputoj kontraŭ la israela okupado mem, anstataŭ kontraŭ la juda popolo entuta, rezultigis akuzojn pri kontraŭjudismo, sed aliaj judaj komentistoj avertas kontraŭ tio. Ekzemple, Jay Michaelson skribis por The Jewish Daily Forward, ke oni tiel riskas senkreditigi legitimajn akuzojn pri antisemitismo kaj "malmultekostigi la signifon de la termino."[5]

Juda bolŝevikismo aŭ jud-bolŝevikismo estas kontraŭjuda kaj kontraŭkomunisma kalumnio, kiu pretendas, ke la judoj inĝenieris la rusan revolucion kaj havis la ĉefan potencon inter la bolŝevikoj.

Esperantujo[redakti | redakti fonton]

En la numero de Sennaciulo el julio-aŭgusto 2016, diversaj anoj de la Sennacieca Asocio Tutmonda akuzis artikolon en sia organo fare de Roger Condon, nome "Zamenhof pravis," pri antisemitisma kalumnio. Specife, ili kritikis sekcion, kiu kulpis la judojn pri la Holokaŭsto:

Citaĵo
 Ĉu ne la judoj mem, per siaj kolerema konduto kaj ekstremaj troigoj, startigis la nazian maŝinon, kiu tuj decidos pri ilia ekstermado en la naziaj koncentrejoj? 
— Roger Condon en Sennaciulo, marto-aprilo 2016, p. 7

La membro JSR resumis la tezon de la sekcio jene: "la agado de UNU judo kaj la mortigo de UNU germano (kaze ke temas pri vero, ĉar tie ne estas nomo nek citaĵo) jam justigas la postan agadon de Hitlero kaj de liaj multnombraj sekvantoj, tio estas, la rektan murdon de centoj da miloj da personoj kaj la sendon al morto de multaj milionoj en la tuta mondo."[6]

Difino[redakti | redakti fonton]

Laŭ la religia kontraŭjudismo, eblas por tiu kiu naskiĝis judo maljudiĝi se li forlasas la judismon kaj akceptas alian religion (tiel, laŭ kelkaj historiistoj, faris ekzemple Tomás de Torquemada, kiu mem iĝis fanatika kontraŭjudisto kaj estro de la hispana inkvizicio).

Laŭ la rasisma kontraŭjudismo, eĉ tiu ebleco ne ekzistas. Ekzemple al la naziistoj ne gravis, ĉu homoj praktikas judismon aŭ ne, nek gravis ilia (ne)partopreno en la juda komunumo aŭ propraj opinioj pri la religio. Sufiĉis kiam eĉ unu el la geavoj estas judo.[7][8][9]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

PIV 2005 listas la radikon antisemit/o kiel signifante je "persono malamika al la judoj," kaj "antisemit/ism/o" kiel "pensmaniero k konduto de antisemito."[2] Iuj opinias, ke tiu vorto estas evitinda. La nacilingva vorto devenis, etimologie, de la fakto, ke la judoj origine estis semidoj. "Semido" indikas popolojn, kiuj parolas semidajn lingvojn, kiel la araban, la hebrean, la amharan kaj aliajn, do ĝi ne signifas nur judo. Sed laŭ Jules Isaac la diferenco inter antisemitismo kaj kontraŭjudismo estas malklara.[10] Do laŭ tiu rezonado, la ĝustaj vortoj en Esperanto estus kontraŭjudismo/kontraŭjudisto/kontraŭjudajudofobio/judofobiulo/judofobia.[3]

Historio[redakti | redakti fonton]

Forpelo de judoj:

  • 1290 en Britio
  • 1306 en Francio
  • 1492 en Hispanio

Fine de la 1800-aj jaroj: pogromoj en Rusio

Leĝoj pri judoj en Hungario[redakti | redakti fonton]

  • 1920 unua leĝo (Numerus Clausus) de Teleki Pál
  • 1928 leĝon nuligis BETHLEN pro ekstera premo
  • 1938 unua leĝo pri judoj
  • 1939 dua leĝo pri judoj
  • 1941 tria leĝo pri judoj
  • senagrigo
  • 1944-04-05: deviga portado (surkudrigo) de flava stelo

Sed krom la menciitaj, multaj legoj tuŝis malfavore (ekskludis) la judojn (ĉ. 22 inter 1938 kaj 1944), ĝis fino de la milito 280 leĝoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. jud/o. Reta Vortaro. Alirita 23-an de oktobro 2016.
  2. 2,0 2,1 PIV 2005
  3. 3,0 3,1 antisemit/o. Reta Vortaro. Alirita 23-an de oktobro 2016.
  4. Peter Schäfer Appointed Perelman Professor of Judaic Studies (Peter Schäfer nomita profesoro pri judaj studoj) (angle)
  5. Michaelson, Jay. "The Wrong Way To Fight BDS". The Jewish Daily Forward. 21-a de februaro 2013.
  6. Sennaciulo, julio-aŭgosto 2016, p. 6
  7. Cornelia Schmitz-Berning: Vokabular des Nationalsozialismus., 2-a reviziita kaj priverkita eldono, Berlino 2007, ISBN 978-3-11-019549-1, S. 641 (kapvorto 'Vierteljude').
  8. Vidu ankaŭ la artikolon Judodevena miksrasulo (nazia Germanujo).
  9. Ankaŭ tial ne gravis al la naziistoj, ekzemple, ke Lidja Zamenhof konvertiĝis al la Bahaa kredo; ŝi estis persekutita kaj mortigita kiel judo.
  10. Jules Isaac, Genèse de l'antisémitisme (Genezo de antisemistismo), el. Callmann-Lévy, 1956 (france)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]