Kontraŭcionismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kontraŭcionismo estas opozicio al cionismo, la internacia juda politika movado, kiu fondis novan patrion por la judoj en Palestino kaj daŭre subtenas la ŝtaton Israelan. Kontraŭcionismo povas sin manifesti politike, religie, kaj/aŭ armee, pro tio eblas pli licaj kaj pli mallicaj, pli humanaj kaj pli malhumanaj metodoj de aplikado de tiu tendenco.

Kutime oni supozas, ke Kontraŭcionismo estas kontraŭjuda politika sinteno, havata de nejudoj, sed male ĝi povas esti sinteno de juda movado, kiu ne akceptas la modernan kreadon de la israela ŝtato aŭ eĉ konsideras ĝin kiel agado kontraŭ la deziroj de Dio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]