Palestiniaj teritorioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palestiniaj teritorioj
politika regiono
Flago
teritorio • pridisputata teritorio • politika teritoria divido [+]

LandojPalestino, Israelo

- koordinatoj31° 53′ 0″ N, 35° 12′ 0″ O (mapo)31.88333333333335.2Koordinatoj: 31° 53′ 0″ N, 35° 12′ 0″ O (mapo)
Areo8 220 km² (822 000 ha) [+]

Loĝantaro4 550 000 [+]
Denseco553,53 loĝ./km² [+] [+]

Palestiniaj teritorioj (Tero)
Palestiniaj teritorioj (Tero)

Palestiniaj teritorioj (Palestina aŭtonomio)
Palestiniaj teritorioj (Palestina aŭtonomio)
DEC
Palestiniaj teritorioj
Palestiniaj teritorioj

Map
Palestiniaj teritorioj
Vikimedia Komunejo:  Palestine [+]
vdr

La palestinaj teritorioj kutime referencas al Cisjordanio (Okcidenta Bordo [de la Jordana rivero]) kaj la Gazaa sektoro. Ilia fina statuso devas ankoraŭ esti determinata. La teritorioj estis okupita de Israelo, ĝis la Akordoj de Oslo en 1993. Ili estis antaŭe okupitaj de Jordanio kaj de Egiptio, respektive, kiel rezulto de la Arab-israela milito de 1948. Israelo konkeris kaj okupis la areojn dum la Sestaga Milito en 1967. Palestinaj teritorioj landlimas Jordanion en la oriento, Israelon en la okcidento. Ĝi ankaŭ havas limon kun Egiptio sudokcidente, kiu kundividas maran limon de la Mediteraneo.

Mapo de الضفة الغربية, " Cisjordanio aŭ 'West Bank' (Okcidenta Riverbordo).

Post kiam la Oslo-akordoj estis subskribitaj en 1993, partoj de la teritorioj estis regitaj de la Palestina Nacia Aŭtoritata (PNA). Kaj Israelo kaj la PNA postulas la orientan Jerusalemon, kiu estis konkerita de Israelo en 1967. En 1980, Israelo faris leĝon por aneksi ĝin, tiel inkluzivis orientan Jerusalemon kiel parto de Israelo. Tio ĉi ne estis agnoskita de ajna alia lando. Laŭ la Akordoj de Oslo, Parto de la Okcidenta Bordo (angle West Bank), la areoj markitaj per C, estas regata de la israela armeo per la 'Cisjordania Civila Administracio'. Tio ĉi ne estis agnoskata de ajna alia lando.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Noto[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas traduko de la vikipedia artikolo en Simple English, Palestinian Territories, listo de aŭtoroj.