Esperanto-movado en Palestino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperanto-movado en Palestino. La unua Esperanto-societo en Palestino estas fondita en 1908 en Jerusalemo de d-ro E. Schmitz, direktoro de germana hospitalo, la dua en 1914 ĉe la tombo de Jesuo, de pastro Gabriel. En Betleĥemo propagandis en 1914 pastro Marius Rosi. En 1924 venis el Ameriko al Jerusalemo Amiel, kiu kun Aavkin, jam kelkajn jarojn loĝinta tie, laboris per gazet-artikoloj, paroladoj, kursoj. De kelkaj jaroj Pinĥas Laĥovicki, arkitekto, prenis la movadon en siajn manojn, klopodas akiri subtenon de oficialaj faktoroj, aranĝas kursojn; liaj kunlaborantoj estis f-ino Rotenberg kaj Benjamin.

La unua Esperanto-lernolibro por hebreoj aperis en 1888, tiu por araboj en 1907. En 1934 ekzistis Esperanto-grupo kaj delegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA) en Jerusalem kaj Tel-Avivo. En 1924 en Tel-Avivo aperis la gazeto „Hebrea Esperantisto“.

(Pinĥas Laĥovicki en Enciklopedio de Esperanto (1934).)