Arabo-israela milito de 1948

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Arab-israela milito de 1948)
Jump to navigation Jump to search
Arabaj volontuloj en Palestino, 1947.
Anglalingva plano de disdivido por Palestino. Israelo duobligos la atribuitan teritorion pere de militoj.

La arabo-israela milito de 1948, konata de la israelanoj kiel Milito de Sendependeco (en hebrea: מלחמת העצמאות) aŭ kiel Milito de Liberigo (hebree: מלחמת השחרור), estis la unua de serio de armitaj konfliktoj kiuj okazis inter la ŝtato Israelo kaj ties arabaj najbaroj, en tio kion oni konis tutmonde kiel Araba-israela konflikto. Por la Palestinanoj tiu milito markis la komencon de tio kion ili nomas Nakba (en araba النكبة, ‘katastrofo’).

Unuiĝintaj Nacioj interkonsentis pri la disdivido de la Brita Mandato Palestino en du ŝtatoj: unu juda, kun la 55 % de la teritorio (kvankam pli granda ĝi inkludis komplete la dezerton de Negev tiam tute neutila), kaj alia araba, kun la cetero escepte Jerusalemo, kiu estos konsiderata internaciigita zono. Tiu rezolucio estis akceptita de la judaj estroj, sed malakceptita fare de la armeecaj organizoj cionismaj kaj de la araboj are.[1]

Tiu mandato finiĝis la 15an de majo 1948. Ses horojn antaŭe, por eviti koincidon kun ŝabato, vespere de la 14a de majo, jam estis proklamita de David Ben-Gurion la sendependeco de Israelo en Tel Avivo, kio estis tuj agnoskita de Usono, Sovetunio kaj multaj aliaj landoj. La saman tagon de la brita retiriĝo el la regiono, trupoj de Egiptio, Irako, Libano, Sirio kaj Transjordanio, helpataj de volontuloj de Libio, Saŭdarabio kaj Jemeno, komencis la invadon de la ĵus proklamita Juda Ŝtato.

En tute mortis 6373 israelanoj (ĉirkaŭ 4000 soldatoj kaj 2373 civiluloj) kaj inter 10 000 kaj 15 000 araboj. Ĝi estis la unua de multaj malvenkoj de la araboj en la mondoregiono.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. López García, Bernabé (2000). «El mundo árabo-islámico contemporáneo. Una historia política». Madrid (unua eldono) (Editorial Síntesis). pp. 203-204. ISBN 84-7738-488-6.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aloni, Shlomo (2001). Arab-Israeli Air Wars 1947–82. Osprey Publishing. ISBN 978-1-84176-294-4
  • Beckman, Morris (1999). The Jewish Brigade: An Army With Two Masters, 1944–45. Sarpedon Publishers. ISBN 978-1-86227-423-5
  • Ben-Ami, Shlomo (2006). Scars of War, Wounds of Peace: The Israeli-Arab Tragedy. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-518158-6
  • Benvenisti, Meron (2002). Sacred Landscape. University of California Press. ISBN 978-0-520-23422-2
  • Flapan, Simha (1987), 'The Birth of Israel: Myths and Realities', Pantheon Books, New York.
  • Gilbert, Martin (1976). The Arab-Israeli Conflict: Its History in Maps Weidenfeld & Nicolson. ISBN 978-0-297-77241-5
  • Landis, Joshua. "Syria and the Palestine War: fighting King 'Abdullah's 'Greater Syria plan.'" Rogan and Shlaim. The War for Palestine. 178–205.
  • Masalha, Nur (1992). Expulsion of the Palestinians: The Concept of 'Transfer' in Zionist Political Thought, 1882–1948, Institute for Palestine Studies, ISBN 978-0-88728-235-5