Plano de UN por la dispartigo de Palestino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hispanlingva mapo de la Plano de Dispartigo de Palestino: Israelo duobligos la atribuitan teritorion laŭlonge de la militoj kaj okupoj.

La 29an de novembro 1947 la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, kunside en Novjorko, aprobis la Rezolucion 181, kiu rekomendis planon por solvi la konflikton inter judoj kaj araboj en la regiono Palestino, kiu troviĝis tiam sub brita administrado. La plano de la UN proponis disdividi la okcidentan parton de la Mandato en du ŝtatoj, unu juda kaj alia araba, kun areo, kiu inkludis Jerusalemon kaj Betleĥemon, sub internacia kontrolo. La malakcepto de la brita registaro realigi tiun planon, kun la samdirekta malakcepto fare de la arabaj landoj de la regiono, rezultis en enlanda milito en la teritorio de la Brita Mandato Palestino kiu eksplodis la tagon post la voĉdonado de la Plano, al kio sekvis la Arab-israela milito de 1948 kaj la sinsekvaj kontraŭstaroj inter araboj kaj judoj kiuj daŭras ĝisnune.

Kreo de la plano[redakti | redakti fonton]

La Unuiĝintaj Nacioj nomumis Specialan Komitaton por Palestino kun la misio solvi la disputon inter judoj kaj araboj de Palestino, nome la UNSCOP, komponita de reprezentantoj de dekunu landoj. Por garantii la neutralecon de tiu komitato, oni decidis ke neniu el la grandaj potencoj estu reprezentata. Post variaj monatoj de esplorado pri la situacio en Palestino, la UNSCOP faris oficialan informon en la 31a de aŭgusto 1947. La majoritato de la landoj de la komitato (nome Kanado, Ĉeĥoslovakio, Gvatemalo, Nederlando, Peruo, Svedio kaj Urugvajo) rekomendis la kreadon de du separataj ŝtatoj, unu araba kaj alia juda, kun Jerusalemo sub internacia administracio. Aŭstralio sindetenis, kaj la cetero de la landoj de la komitato (nome Barato, Irano kaj Jugoslavio) apogis la kreadon de unusola ŝtato kiu inkludus ambaŭ popolojn.

En la 29-a de novembro 1947, la Plenuma Asembleo de la UN —sub prezidanteco de la brazila Osvaldo Aranha— voĉdonis la planon de dispartigon rekomendita de la UNSCOP, kun fina rezulto de 33 voĉdonoj favore, 13 kontraŭaj kaj 10 sindetenoj, kaj oni faris korektojn al la proponitaj limoj inter la du ŝtatoj. La dispartigo ekvalidiĝus tuj post la retiriĝo de la britol. La rezolucio ne atentis pri disponoj por plenumi la Planon, kio havos konsekvencojn poste, ĉar ne eblis apliki ĝin. Usono kaj Sovetunio estis inter kiuj voĉdonis favore al la rezolucio.

Voĉdonado de la rezolucio[redakti | redakti fonton]

Helverde, favoraj voĉdonoj; Brune, kontraŭaj voĉdonoj; Malhelverde, sindetenoj kaj Ruĝe, forestantoj.

La 33 landoj (58%) kiuj voĉdonis favore de la rezolucio 181 estis: Aŭstralio, Belgio, Belorusio, Bolivio, Brazilo, Kanado, Ĉeĥoslovakio, Kostariko, Danio, Domingo, Ekvadoro, Usono, Filipinoj, Francio, Gvatemalo, Haitio, Nederlando, Islando, Liberio, Luksemburgo, Novzelando, Nikaragvo, Norvegio, Panamo, Paragvajo, Peruo, Pollando, Svedio, Sudafriko, Sovetunio, Ukrainio, Urugvajo kaj Venezuelo.

La 13 landoj (23%) kiuj voĉdonis kontraŭ la Rezolucio 181 estis: Afganio, Saŭda Arabio, Kubo, Egiptio, Grekio, Barato, Irano, Irako, Libano, Pakistano, Sirio, Turkio kaj Jemeno.

La landoj kiuj sindetenis estis 10 (la 18%): Argentino, Kolombio, Ĉilio, Ĉinio, Salvadoro, Etiopio, Honduro, Meksiko, Unuiĝinta Reĝlando kaj Jugoslavio. Tajlando forestis dum la plenuma sesio.

Tiam, kiam apenaŭ estis komencinta la malkoloniigo de Afriko, nur 57 ŝtatoj estis membroj de la Unuiĝintaj Nacioj (aktuale ili estas 193). La ĉefa bloko estis konstituita de la 20 ŝtatoj de Iberameriko, sekve de la arabaj kaj islamaj landoj (dek), tiuj de Okcidenta Eŭropo (ok) kaj tiuj komunistaj (ses).

La majoritato (13) de la 20 iberamerikaj landoj voĉdonis favore de la dispartigo. Ses landoj sindetenis kaj nur unu (Kubo, sub la prezidanteco de Ramón Grau San Martín) voĉdonis kontraŭ.

La dek arabaj aŭ islamaj landoj voĉdonis unuanime kontraŭ.

Kvin komunistaj ŝtatoj voĉdonis favore de la dispartigo, kun la sindeteno de Jugoslavio.

Reagoj al la plano[redakti | redakti fonton]

Arabaj volontuloj en Palestino, 1947.
David Ben-Gurion (unua Ĉefministro de Israelo) legas la Deklaron de la Sendependigo de Israelo, en la 14-a de majo 1948, en Tel Avivo, Israelo, ĉe granda portreto de Theodor Herzl, fondinto de la moderna cionismo.
Teksto de la Deklaro de Sendependo.

La majoritato de la judaj loĝantoj celebris la planon por la kreado de juda ŝtato, sed ili kritikis la manko de sinsekvo teritoria de la nova ŝtato, dividita en tri zonoj separataj de verticoj kiuj faris ĝin malfacile praktikebla (kaj malfacile defendebla), same kiel ĉe la teritorio atribuita al la araboj. La arabestroj malakceptis la planon argumentante ke ĝi kontraŭis la rajtojn de la araba loĝantaro, kiu tiam estis la 67 % de la totala loĝantaro (1 237 000 loĝantoj), kritikante krome ke la plej parto de la teritorio (la 54 %, inklude la dezerton Negev, kiu estas la 45 % de la areo de la tuta lando) estis atribuita al la juda ŝtato, kiu konsistis nur en la 33 % de la loĝantaro.

Ankaŭ la Irguno de Menaĥem Begin kaj la Leĥi (konata de ties kontrauantoj kiel la Stern Gang), kiu estis luktantaj kontraŭ la britoj, malakceptis la Planon de Dispartigo. Begin avertis ke la dispartigon ne havigus la pacon ĉar la araboj atakos la malgrandan ŝtaton Israelo, kaj deklaris «En la venonta milito ni devos esti solaj, ĝi estos milito por nia ekzistado kaj nia estonteco.»[1] Li asertis ankaŭ «la duonigo de nia patrío estas kontraŭleĝa. Neniam ĝi estos agnoskita.»[2] Begin estis konvinkita ke la kreo de juda ŝtato permesos la teritorian etendon «post la elverŝado de multa sango».[3]

Laŭ la israela historiisto Simha Flapan, estas mito kredi ke la cionistoj akceptis la dispartigon de Palestino kiel engaĝigo, abandonis sian ambicion havi la tutan Palestinon kaj agnoskis la rajton de la palestinanoj havi sian propran ŝtaton. Flapan asertis ke liaj esploroj indikas ke la akcepto estis nur taktika manovro por eviti la kreadon de la palestina ŝtato kaj etendi la teritoriojn atribuitajn al la juda ŝtato fare de la Unuiĝintaj Nacioj.[4]

Apenaŭ du semajnojn post la aprobo de la rezolucio de la UN, en publika kundido okazigita en la 17a de decembro, la Araba Ligo aprobis alian rezolucion kiu absolute malakceptis tiun de UN kaj en kiu ĝi avertigis ke, por eviti la plenumon de la plano de dispartigo, ĝi uzos ĉiajn rimedojn atingeblajn, inklude armitan intervenon. La araba minaco, kiun finfine okazos, ne havis respondon de la flanko de Unuiĝintaj Nacioj.

La Unuiĝinta Reĝlando malakceptis apliki la planon de dispartigon, argumentante ke ĝi estas neakceptebla por ambaŭ koncernaj flankoj. Kiam la ministro de Eksterlandaj Aferoj nome Ernest Bevin ricevis la proponon de dispartigon, li ordonis tuje ke oni ne apliku al la araboj,[5][6] kaj la Plano estis arde debatita en la Parlamento. La Unuiĝinta Reĝlando malakceptis krome kunhavi la administradon de Palestino kun las Unuiĝintaj Nacioj dum la periodo de transiro rekomendata de la plano, kaj abandonis Palestinon en la 15a de majo 1948, dato en kiu devis kaj fakte finis la brita mandato kaj unu tagon post David Ben Gurion legis la Deklaron de sendependeco de Israelo en la Muzeo de Tel Avivo (antaŭita unu tagon de la eliro de la brita Alta Komisaro por ke ĝi ne koincidu kun la ŝabato). En tiu sama sesio de la Konsilio de la Popolo oni profitis la okazon por nuligi la subpremajn kaj kontraŭenmigradajn de la Brita Mandato, kiuj limigis la enmigradon de judoj al Palestino.

Kelkajn semajnojn antaŭ la voĉdono de la Plano de dispartigo, en intervjuo publikita en la egipta ĵurnalo Aĥbar el-Ĝom en la 11-a de oktobro 1947, la ĝenerala sekretario de la Araba Ligo, nome Azzam Paĉá, lanĉis tiun averton: «Persone, mi esperas ke la judoj ne devigus nin al la milito, ĉar ĝi estus milito de formorto kaj de terura amasbuĉado, komparebla al la detruego faritaj de la mongoloj kaj de la krucmilitoj.»[7] Tiu deklaro estis ofte datata neĝuste en la 15a de majo 1948, kaj uzita kiel pruvo ke la araboj planis nuligi la ŝtaton Israelo.[7] La estonta estro de la palestina rezistado, Ahmed Ŝukeiri, asertis ke la invado havs kiel celo «la nuligon de la hebrea ŝtato» kaj la islama universitato de Kairo proklamis la ĝihadon kontraŭ la cionismo.

Ekster Palestino kaj la araba mondo, la nasko de la juda ŝtato trafis apogon universale favoran, kaj en Okcidento kiel en la bloko de komunistaj landoj. En la nokto de la 15-a de majo 1948, la armeoj de Egiptio, Transjordanio, Sirio, Libano kaj Irako trapasis la landlimojn kaj komencis la invadon de Palestino. La unua arab-israela milito estis komencinta.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «in the war ahead we'll have to stand on our own, it will be a war on our existence and future.» Begin, Menachem. The Revolt, 1978, p. 412.
  2. «the bisection of our homeland is illegal. It will never be recognized.» Begin, Menachem, In The Underground: Writings and Documents, 1977, Tomo 4, p. 70.
  3. 'Aviezer Golan & Shlomo Nakdimon, Begin, Jerusalemo, 1978, p. 172, citita en Shima Flapan, The Birth of Israel: Myths And Realities, Pantheon Books, Nueva York, 1988, p. 32.
  4. Flapan, Simha. The Birth of Israel: Myths and Realities, Pantheon, 1988, ISBN 0-679-72098-7, pp. 8-9.
  5. Morris, Benny, 1948: A History of the First Arab-Israeli War [1] oktobro 2008, alirita la 25an de januaro 2014, Yale University Press, isbn=978-0-300-14524-3 paĝo 73, angle
  6. Louis, William Rodger, Ends of British Imperialism: The Scramble for Empire, Suez, and Decolonization [2] alirita la 25an de januaro 2014, 2006, angle, I.B.Tauris, paĝo 419 isbn=978-1-84511-347-6.
  7. 7,0 7,1 Tom Segev, The makings of history / The blind misleading the blind, Haaretz, 21a de oktobro 2011. Alirita en la 25a de januaro 2014. (en angle)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Arieh L. Avneri (1984). The Claim of Dispossession: Jewish Land Settlement and the Arabs, 1878-1948. Transaction Publishers. ISBN 0-87855-964-7
  • Bregman, Ahron (2002). Israel's Wars: A History Since 1947. London: Routledge. ISBN 0-415-28716-2
  • Fischbach, Michael R. (2003). Records of Dispossession: Palestinian Refugee Property and the Arab-Israeli Conflict. Columbia University Press. ISBN 0-231-12978-5
  • Khalaf, Issa (1991). Politics in Palestine: Arab Factionalism and Social Disintegration, 1939-1948. SUNY University Press. ISBN 0-7914-0707-1
  • "Palestine." Encyclopædia Britannica. 2006. Encyclopædia Britannica Online School Edition. 15a de Majo 2006 <http://school.eb.com/eb/article-45071>.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]