August Robert Wolff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

August Robert Wolff (naskiĝis la 10-an de januaro 1833 en Zgierz, mortis la 20-an de aŭgusto 1910 en Sopot) - pola librovendisto kaj eldonisto de gazetaro kaj libroj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Profesian praktikon pasigis en Varsovia librovendejo de Franciszek Spiess kaj Rudolf Friedlein - samtempe kun Gustaw Gebethner. En 1857 fondis kun Gustaw Gebethner librovendejon kaj eldonejon kun la nomo "Gebethner kaj Wolff" kun filioj sur tereno de la tuta lando, kaj ankaŭ en Parizo kaj Nov-Jorko. La kompanio famiĝis per eldonado de verkoj de la pola literaturo, popola kaj muzika. Dum januara ribelo kontraŭ Rusia Imperio en 1863 estis kune kun Gebethner malliberigita en Varsovia Citedelo pro konservado de manuskriptoj sendataj perpoŝte kaj destinitaj por ribela gazetaro. En ilia librovendejo stokiĝis organizaj materialoj. August Wolff okupiĝis pri internaj aferoj de la firmao, kaj Gebethner reprezentis ĝin ekstere.