Saltu al enhavo

Zgierz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zgierz

Flago

Blazono

Flago Blazono
urba komunumo
Zgierz (Pollando)
Zgierz (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomo Zgierza
Provinco Lodzio
Distrikto Distrikto Zgierski
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Aglomeraĵo Aglomeraĵo de Łódź 1109600
Fondita en 1131
Urborajtoj Ekde antaŭ 1244
Koordinatoj 51° 51′ N, 19° 25′ O (mapo)51.8519.416666666667Koordinatoj: 51° 51′ N, 19° 25′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 40 m
Areo 42,33 km²
Loĝantaro 58164 (en 2007)
Loĝdenso 1 374 loĝ./km²
Poŝtkodo 95-100 do 95-110
Telefona antaŭkodo 42
Aŭtokodo EZG
TERYT 1101220031
Estro Iwona Wieczorek
Titolo de estro Prezidanto de urbo
Adreso de estraro Plac Jana Pawła II 16
Poŝtkodo de estraro 95-100
Ĝemelaj urboj (Germanio) Glauchau
(Hungario) Hodmezovasarhely
(Slovakio) Kežmarok
(Litovio) Kupiškita
(Pollando) Orzysz
(Pollando) Supraśl
(Ukrainio) Rejon Maniewicze
Komunuma retejo http://www.umz.zgierz.pl
vdr

Zgierz (pron. zgjeĵ) estas unu el la plej malnovaj urboj en Centra Pollando, fondita en 1224 kaj situante ĉe la rivero Bzura. De 1975 ĝis 1998, la urbo administre apartenis al la tiama Lodza provinco (vojevodio Łódź). Post la administra reformo en 1999, ĝi fariĝis parto de la nova Vojevodio Lodzo, apartenanta al la distrikto Zgierz (poŭiato Zgierz). Zgierz situas en la historia regiono Łęczyca[1]. Zgierz ankaŭ estas konsiderata ebla geografia centro de Eŭropo.

Zgierz ricevis urborajtojn en la 13-a jarcento. Malgraŭ sia riĉa historio, ĝi ĉefe havas la arkitekturon de antaŭurbo. La urbo havas sufiĉe loĝejan statuson; ĝi estas unu el la plej ŝatataj loĝlokoj por oficistoj en Lodzo (Łódź). Dum la Dua Mondmilito, la areo estis integrigita en Nazia Germanio en la "Warthegau" ("Varthelando") sub la nomo Görnau.

Ene de la urbolimoj situas Nowa Gdynia, la plej granda distra centro de Pollando, kiu inkluzivas, interalie, plurajn naĝejojn, tenisejojn, konferenco-salonojn kaj hotelon.

Ĉi tie estas la naskiĝloko de la verkisto David Frischmann.

e havas signifajn arkitekturajn monumentojn; la plej multaj konstruaĵoj datiĝas de la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Tamen, la tiel nomata Nova Urbo, kun sia simetria aranĝo, estas interesa, ĉar ĝi konsistas el unu-etaĝaj lignaj domoj konstruitaj en la novklasika stilo, kun loĝeblaj subtegmentoj. Ili estis konstruitaj ĉirkaŭ 1821 de la registaro de Kongresa Pollando por la sileziaj teksistoj, kiuj enmigris al la urbo.

Ankaŭ interesaj estas la tombejoj, kiuj atestas pri la pasinteco de la urbo: estas ok, inkluzive de la protestanta tombejo kun kelkaj tomboj de sileziaj teksistaj familioj, la malnovkatolika tombejo, la baptista tombejo, la milita tombejo el la Unua Mondmilito, la juda tombejo kaj la sovetia milita tombejo.

Zgierz estas urbo malfermita al artistoj. Multaj artistoj el la kampoj kiel pentro-arto , skulptarto, grafikaj artoj kaj fotografio aktivas ĉi tie. Multaj subĉielaj skulptaĵaj atelieroj enkondukadas novajn verkojn en la urba pejzaĝo.

  • August Robert Wolff
  • Wanda Chotomska, aŭtoro de "Przygody jeża spod miasta Zgierza" aŭ la aventuroj de erinaco el apud Zgierz (populara infana fabelo en rima stilo) ricevis la honoran civitanecon de Zgierz en 2003 pro famigo de la urbo en tiu libro. "Erinaco el Zgierz" estas varbsimbolo de la urbo[2].

Partneraj urboj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (pl) Historio. Alirita la 15-an de aŭgusto 2020.
  2. (pl) Zgierza, Wanda Chotomska.