Protokoloj de cionaj saĝuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kovrilo de usona eldono de la "Protokoloj" de 1934 fare de la Patriotic Publishing Co. en Chicago. Ĝi asertas ke en Sovetunio la posedo de tiuj dokumentoj estas punota per tuja mortigo.

La Protokoloj de cionaj saĝuloj estas antisemitisma politika pamfleto bazita sur falsaj kaj plagiatitaj tekstoj. Ĝi estiĝis komence de la 20-a jarcento fare de nekonataj redaktintoj surbaze de pluraj fikciaj tekstoj kaj estas konsiderata kiel influhava gvida verko de antisemitisma konspirteoria pensado. La "Protokoloj" provas aserti mondan hegemonion de la judoj.

Estis malkovrite de la Londona ĵurnalo The Times en 1921, ke la plejparto de la enhavo estis plagiatita el la literaturaj verkoj de Eugène Sue and Alexandre Dumas. Interalie, internacie konata "Proceso de Berno" en 1933–1935 elmontris la falsecon de la dokumentoj. Malgraŭ tio, ankoraŭ hodiaŭ tutmonde ekzistas antisemitoj kaj kredantoj de konspiraj teorioj, precipe en islamaj landoj kaj en Rusio, kiuj kredas verecon de la "Protokoloj"

Ĝeneralaĵoj[redakti | redakti fonton]

La protokoloj okupas 80 paĝojn, dividitajn je 24 ĉapitroj. Ĝi laŭ konspira teorio, entenas (fakte fikciajn) tekstojn de paroloj de juda gvidanto antaŭ la „Saĝuloj de Ciono“.

Ĝi estiĝis komence de la 20-a jarcento kaj estas grava kontraŭjudisma libro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej frua versio de la Protokoloj estis eldonita en aŭgusto kaj septembro de 1903 en la Sankta-Peterburga gazeto Znamia, sed la fina varianto venas el la dua eldono de libro de Sergej Nilus (1862-1929) aperinta en 1905.

La libro grave disvastiĝis nur post la Oktobra Revolucio tra tuta Eŭropo, ĉefe per la rusaj elmigrantoj. Post la Dua Mondmilito, en multaj landoj oni malpermesis ĝian publikigon kaj vendon.

Oni traktas en kelkaj islamaj landoj kaj en ekstremdekstrulaj rondoj la Protokolon kiel veran dokumenton de la cionismo eĉ hodiaŭ.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]