World Trade Center

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĝemelturoj)
World Trade Center
konstruaĵa komplekso • pereinta konstruaĵo
Bazaj datoj
Arkitekto Minoru Yamasaki • Emery Roth & Sons vd
Estiĝo 25-a de aŭgusto 1966
Lando Usono vd
Situo Manhatano
Areo 800000
Situo
Geografia situo 40° 42′ 41″ N, 74° 0′ 45″ U (mapo)40.711388888889-74.0125Koordinatoj: 40° 42′ 41″ N, 74° 0′ 45″ U (mapo)
World Trade Center (Novjorko)
World Trade Center (Novjorko)
DEC
World Trade Center
World Trade Center
Situo de World Trade Center
Map
World Trade Center
Posedata de Silverstein Properties • Westfield Group vd
Retejo https://wtc.com
vdr

La Mondkomerca Centro (angle World Trade Center ˈwɝld ˈtɹeɪd ˈsɛntər) estis sepopo da konstruaĵoj en Novjorko, Usono, kiuj staris sur la insulo Manhatano inter la jaroj 1972 kaj 2001.

Centro estis la Ĝemelturoj - konstruaĵoj 442-metraj kaj 110-etaĝaj. Je sia konstruo, ili estis la plej altaj en la mondo. Tamen en 1974, en Ĉikago la Sears-Turo superis la ĝemelturojn. La turoj estis nur du konstruaĵoj de la 7-konstruaĵa Mondkomerca Centro, tamen oni ofte nomas la ĝemelturojn mem Mondkomerca Centro. Ili estis uzataj por komerco. Multaj grandaj financaj firmaoj havis oficejojn tie.

En 1993 la turojn atakis teroristoj, kiuj eksplodigis bombon en la subtera aŭtoparkejo.

La 11-an de septembro 2001, la turoj estis denove atakitaj de teroristoj, kiuj akaparis du aviadilojn el Bostono kaj intence trafis la du plej altajn turojn. El tiuj la Suda Turo kolapsis je la horo 9.59 matene, la Norda Turo kolapsis je la horo 10.28 matene (loka tempo). Krome je la horo 5.20 posttagmeze kolapsis la 174 metrojn alta konstruaĵo n-ro 7 de la Mondkomerca Centro; tiun turon ne trafis aviadilo.

Pri la falokaŭzo de la tri turoj ekzistas pluraj teorioj. Laŭ la oficiala versio ekstreme varmegaj fajroj moligis la ŝtalajn apogilojn de la du plej grandaj turoj kaj ili, post unu ĝis du horoj da brulado, kolapsis; la falon de turo n-ro 7, sep horojn post la unuaj du turoj, oni klarigas per plia fajro. Almenaŭ 2602 homoj mortis tiutage, plejparte oficejaj laboristoj kaj fajro-brigadistoj.

Je 2002 la planado por la loko daŭris, tamen estas konfesite ĉie ke oni ne rekonstruos la ĝemelturojn.

Nuntempa (2022) aspekto de la loko

En 2004 simbole ekkonstruiĝis nova turdomo nomita komence Turo de Libero (angle Freedom Tower), fine Unumonda Komerca Centro (angle One World Trade Center), kiu planiĝis denove esti la plej alta en la mondo. Ĝi altas 541,32 metrojn; tio estas 1776 futoj; la mezuro memorigu pri la jaro 1776 de la Usona Revolucio. La centra konstruaĵo altas 335 metrojn kaj havas helikecan formon; sur ĝi estas ŝtaltraba konstruaĵo kun ventocentralo, kiu produktas parton de la elektro bezonata. Sur tiu centralo leviĝas tureto, kiu atingas la menciitan alton.

Luprenanto de la malnova Mondkomerca Centro kaj posedanto de la nova Unumonda Komerca Centro estas Larry Silverstein.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]