Sennaciulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sennaciulo
Kovrilpaĝo de Sennaciulo, majo–junio 2016
Kovrilpaĝo de Sennaciulo, majo–junio 2016
Speco revuo pri socipolitika situacio tutmonde
Periodeco dumonata

Posedanto Sennacieca Asocio Tutmonda
Ĉefredaktisto Vinko Markovo, Pedro Sanz
Kunredaktisto Djémil Kessous, Gary Mickle, Grazina Opulskiene, José Maria Salguero, Richard Schneller, Serĝo Sir', Franciska Toubale
Etataj aŭtoroj Nicolas Raymond
Establodato Oktobro 1924
Lingvo Esperanto
Prezo 5 EUR ĝis 52 EUR jare (laŭlande)

Retejo Ene de SATesperanto.org
v  d  r
Information icon.svg

Sennaciulo estas la oficiala organo de SAT. Ĝi aperas dumonate kaj pritraktas sociajn kaj politikajn temojn. Ĝi aperas ekde Oktobro 1924.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Sennaciulo enhavas artikolojn kaj informojn kiuj temas pri socipolitika situacio tutmonde. Kutime la membroj de SAT mem verkas kaj sendas la artikolon ekde siaj propraj landoj kaj tio rektigas la informon. Krome en Sennaciulo aperas informoj pri la diversaj frakcioj de la organizo laŭtendencaj, ekologiisma, ĉielarka, ktp. Ankaŭ estas tre ŝatataj de la legantaro la kulturpaĝoj. Tradicie la marta eldono estas dediĉita al la situacio de la tutmonda virinaro, kaj la maja al la laborista lukto. Dum la tuta jaro aperas informoj pri la ĉiujara kongreso kaj pri la urbo kongresa.

La gazeto estas tutkolora ekde la numero 1331-1332, Majo–Junio 2016.

Ĉefredaktantoj[redakti | redakti fonton]

Akuzo pri antisemitisma kalumnio[redakti | redakti fonton]

En la numero el julio-aŭgusto 2016, diversaj anoj de SAT akuzis artikolon en la gazeto fare de Roger Condon, nome "Zamenhof pravis," pri antisemitisma kalumnio. Specife, ili kritikis sekcion, kiu kulpis la judojn pri la Holokaŭsto:

Citaĵo
 Ĉu ne la judoj mem, per siaj kolerema konduto kaj ekstremaj troigoj, startigis la nazian maŝinon, kiu tuj decidos pri ilia ekstermado en la naziaj koncentrejoj? 
— Roger Condon en Sennaciulo, marto-aprilo 2016, p. 7

La membro JSR atakis la verkon pro "konfuzo inter judoj kaj la judoj... neakceptebla en Esperanto, kiu havas lingvajn kaj gramatikajn rimedojn por eviti tion," "ambicia klopodo historiigi la mondon sen uzado de strikta metodologio kaj strukturo de la studado," kaj "manko de kompetenteco por tiom impona verko." Li resumis la tezon de la sekcio jene: "la agado de UNU judo kaj la mortigo de UNU germano (kaze ke temas pri vero, ĉar tie ne estas nomo nek citaĵo) jam justigas la postan agadon de Hitlero kaj de liaj multnombraj sekvantoj, tio estas, la rektan murdon de centoj da miloj da personoj kaj la sendon al morto de multaj milionoj en la tuta mondo."[1]

Nicolas Raymond nomis la fontojn de la artikolo "deliraj konspirteorioj" kaj diris, ke la statuto de SAT "ne preskribas, ke nia organo fariĝu la laŭtilo de fetoraj ideoj."[2] Markos Kramer diris, ke li estis "ŝokita, kaj serioze pripensas forlasi SAT pro tiu kalumnio."[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. pp. 5-6
  2. 2,0 2,1 p. 4

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]