Artikolo difinita

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Difinita artikolo)

Artikolo difinita estas speco de gramatika artikolo, do partikulo indikanta difinitecon, uzata en substantiva subfrazo.

En la Gramatiko de la Fundamento de Esperanto Zamenhof skribis ke:

Citaĵo
 Artikolo nedifinita ne ekzistas; ekzistas nur artikolo difinita (la), egala por ĉiuj seksoj, kazoj kaj nombroj. Rimarko: la uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en aliaj lingvoj. La personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas malfacilaĵon, povas en la unua tempo tute ĝin ne uzi. 
— Zamenhof

Por bone kompreni kion li celis per tiu rimarko, oni devas scii ke en la eŭropaj okcidentaj lingvoj latinidaj aŭ germanidaj (kiel ekz. la franca, hispana, la itala, la portugala, la angla, la germana, la nederlanda kaj la sveda) la difinitaj kaj nedifinitaj artikoloj servas por indiki ke la sekvanta vorto estas substantivo (nomo). La germana lingvo eĉ montras la substantivojn skribe per majusklo.

Kun escepto de la angla (the/an) en ĉiuj aliaj la difinita kaj nedifinitaj artikoloj ankaŭ indikas la gramatikan "sekson" de la nomo (vira, ina aŭ neŭtra) kaj la nombron (singulara aŭ plurala). En la germana ili ankaŭ indikas la kvar gramatikajn kazojn.

Sed en la slavaj lingvoj kiel ekzemple la rusa kaj la pola, ekzistas nek difinita nek nedifinita artikoloj. Ili tute ne estas necesaj por atentigi ke la sekvanta vorto estas nomo, ĉar la finaĵo montras tion kaj samtempe la gramatikan sekson. Do por denaskaj parolantoj de tiaj lingvoj la uzo de la artikoloj en Esperanto povas ja esti konfuziga.

Komparo de Esperanto kaj aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

La uzado de la Esperanta artikolo estas dirita "tia sama, kiel en aliaj lingvoj", sed ĝi estas sufiĉe malsama laŭ lingvoj. Kiam iu lingvo uzas difinitan artikolon, Esperanto ne uzas ĝin, kaj ankaŭ inverse.

Esperanto aliaj lingvoj
Lingvonomo la angla angle: English
Lingvonomo kun O-finaĵo Esperanto france: l’espéranto
ĉe frazparto, kiu havas alian difinilon Mi perdis mian plumon. itale: Ho perso la mia penna.
strato la Orienta strato en Kopenhago angle: East Street in Copenhagen
preĝejo la Sankta Bartolomeo angle: St Bartholomew
monto la monto Everesto angle: Mt Everest
tuta speco (nombrebla)
  • (La) Leono estas danĝera besto
  • (La) Leonoj estas danĝeraj bestoj.
angle:
  • A lion is a dangerous animal.
  • The lion is a dangerous animal.
  • Lions are dangerous animals.

france:

  • Un lion est un animal dangereux.
  • Le lion est un animal dangereux.
  • Les lions sont des animaux dangereux. 
tuta speco (nenombrebla)
  • (La) Biero estas alkoholaĵo.
  • (La) Vivo estas mallonga.
angle:
  • Beer is an alcoholic drink.
  • Life is short.

germane:

  • Bier ist ein alkoholisches Getränk. 
  • Das Leben ist kurz.

france:

  • La bière est une boisson alcoolisée.
  • La vie est courte.