Fina solvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Letero de Göring al Heydrich, 31-an de julio 1941

La "fina solvo de la juda problemo" (germane Endlösung der Judenfrage) mallonge "fina solvo" (Endlösung) iĝis jam esprimo por germanaj-naziaj planoj pri planita amasmurdo kaj forpelo de judoj inter 1941 ĝis 1945 en Germanio kaj en la teritorioj okupitaj fare de la germanoj: la nocio estis la eŭfemisma esprimo de holokaŭsto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nocio en la nuna senco aperis unuafoje ĉe Hermann Göring, en letero al Reinhard Heydrich, la 31-an de julio 1941. Post atako de Germanio al Pollando la 1-an de septembro 1939 (Fall Weiss), kaj poste la 22-an de junio 1941 al Sovetunio (Operaco Barbaroso) sub la germana okupado ektroviĝis multe da personoj juddevenaj. Decidojn pri la teknikaj detaloj estis priparolitaj dum la Wannsee-konferenco, la 20-an de januaro 1942. La finan solvon oni realigis antaŭ ĉio pere de speciale establitaj ekstermejoj, komencante de la masakro en Kamjanec-Podilskij, kie dum du tagoj aŭguste 1941 oni murdis 23 600 judojn. En la dua mondmilito germanaj nazioj kaj iliaj kunlaboristoj murdis 5-6 milionojn de eŭropaj judoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]