Kamjanec-Podilskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Koordinatoj: 48°41′0″N 26°35′0″E  /  48.68333°N, 26.58333°O / 48.68333; 26.58333 (Kamjanec-Podilskij)
Кам'янець-Подільський
pole: Kamieniec Podolski, ruse: Каменец-Подольский, jide: קאַמענעץ, armene: Կամիանեց-Պոդոլսկի, rumane: Camenița
Urbo
Каменец-Подольский.png
Kastelo de Kamjanec-Podilskij
Kamjantec-Podilsky flag.svg
Flago
COA Kamjantec-Podilsky.svg
Blazono
Oficiala nomo: Кам'янець-Подільський
Deveno de nomo: de la malnovslava vorto kamen (ŝtono) kaj Podolio
Lando Flago-de-Ukrainio.svg Ukrainio
Ŝtato Ĥmelnicka provinco
Historia regiono Podolio
Rivero Smotriĉ
Supermara alteco 360 m s. m.
Koordinatoj 48°41′0″N 26°35′0″E  /  48.68333°N, 26.58333°O / 48.68333; 26.58333 (Kamjanec-Podilskij)
Areo 27,871 km² (2 787 ha)
Loĝantaro 102 254 (01.01.2014[1])
Denseco 3 668,83 loĝ./km²
Urba statuso laŭ
la magdeburga juro
1374
Poŝtkodo 32300-32315
Tel. prefikso +380-3849
ButtonRed.svg
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Kamyanets Podilsky
Retpaĝo: kam-pod.gov.ua

Kamjanec-Podilskij estas urbo en ĥmelnicka provinco en Ukrainio; ĉefurbo de Podolio, de la 22-a de marto 1919 ĝis novembro 1920 - ĉefurbo de Ukrainio. Grava ekonomia, kultura kaj turisma centro de la lando.

En Kamjanec-Podilskij funkcias 10 altlernejoj, inter ili du universitatoj: Nacia Universitato Ivan Ohijenko kaj Podolia Terkultura-Teknika Universitato. En ĝi troviĝas multaj historiaj objektoj, el kiuj la plej gravaj estas la Malnova Urbo kun najbara kastelo (konstruita en 14-16 jc., alikonstruita en 17-18 jc.), katedralo (16-a jc.), ligna preĝejo de Laŭdego de la Sankta Kruco (18-a jc.) kaj aliaj.

Kamjanec-Podilskij troviĝas ĉe la rivero Smotriĉ ĉirkaŭ 20 kilometrojn antaŭ la loko, kie ĝia akvo enfalas la riveron Dnestro.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la unuaj jarcentoj de nia erao, en la teritorio okupata nun de Kamjanec-Podilskij ekzistis fortreso nomata Klepidava (de klepsis - ŝtelisto) aŭ Petridava (de petra - roko), verŝajne detruita de hunoj[2]. La unua mencio pri la urbo en armenaj fontoj estis devenanta de 1062 kaj temis pri armena komercejo. Plej verŝajne fondintoj de la urbo estis litovoj kaj eble tuj poste ekregis ĝin pola reĝo Kazimiro la Granda. Kaj denove estis regata de litovaj princoj kune kun Podolio, strebantaj konservi maksimumon de sendependeco de sia princlando danke al politika balanco inter Krono de la Regno de Pollando, Grandprinclando Litovio kaj Hungara reĝlando.

Konindaj personoj ligitaj kun la urbo[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Kamjanec-Podilskij havas 17 ĝemelurbojn en 10 landoj:

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]