Kastelo de Kamjanec-Podilskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo de Kamjanec-Podilskij
Кам'янець-Подільська фортеця

Situo: Kamjanec-Podilskij, Ĥmelnickija provinco, Ukrainio
Geografia situo 48° 40′ 24″ N, 26° 33′ 45″ O (mapo)48.67333326.5625Koordinatoj: 48° 40′ 24″ N, 26° 33′ 45″ O (mapo)
Kastelo de Kamjanec-Podilskij (Ĥmelnicka provinco)
Kastelo de Kamjanec-Podilskij (Ĥmelnicka provinco)
DEC
Kastelo de Kamjanec-Podilskij
Kastelo de Kamjanec-Podilskij
Map
Kastelo de Kamjanec-Podilskij
Tipo: Kastelo (14-a jc.)
vdr
Turo de la kastelo (Aprilo 2021)
La fortikaĵo de Kamjanec

La Kastelo de Kamjanec-Podilskij estas fortikaĵo situanta en Ĥmelnickija provinco, Ukrainio.[1] La kastelo situas en la historia urbo Kamjanec-Podilskij, en la regiono Podolio de okcidenta Ukrainio. La kastelo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo estas unu el la sep mirindaĵoj de Ukrainio.[2]

La kastelo estis konstruita sur duoninsulo skulptita per la kurba rivero Smotriĉ, formante naturan defendan sistemon por la kastelo kaj la kvartalo de la Malnova Urbo de Kamjanec-Podilskij; ponto super la rivero formas la nuran enirejon al la kastelo. La nomo de la kastelo devenas de la radiko Kamin, la slava vorto por ŝtono. Hodiaŭ, kune kun la malnova urbo, la kastelo estas en la listo de historiaj lokoj de la Sanktejo "Kamjanec", kreita por protekti arĥitekturon kaj kulturan heredon. Ĝi estas ankaŭ kandidato al Monda Heredaĵo de Unesko, nomumita en 1989 de reprezentantoj de Ukrainio.

Malgraŭ la multaj arĥitekturaj kaj inĝenieraj ŝanĝoj al la origina strukturo de la kastelo, la konstruaĵo de Kamjanec-Podilskij daŭre konsistigas koheran arĥitekturan dezajnon kaj estas unu el la malmultaj mezepokaj konstruaĵoj en Ukrainio kiu estas relative bone konservita. Ĝi estas la plej konata monumento en la urbo, kiu rolas kiel grava regiona kaj nacia turisma vidindaĵo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Карпаты. Буковина (ruse). bon-voyage.com.ua. Arkivita el la originalo je 11 septembro 2011. Alirita 14 februaro 2012.
  2. 7 чудесних замків, фортець та палаців визначено (ruse). 7chudes.in.ua. Arkivita el la originalo je 20 aŭgusto 2007. Alirita 14 februaro 2012.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]