Fortikaĵo de Ĥotin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fortikaĵo de Ĥotin
Хотинська фортеця
La kastelo en Ĥotin
La kastelo en Ĥotin
Situo: Ĥotin, Ĉernivca provinco, Ukrainio
Geografia situo 48° 31′ 19″ N, 26° 29′ 54″ O (mapo)48.52194426.498333Koordinatoj: 48° 31′ 19″ N, 26° 29′ 54″ O (mapo)
Fortikaĵo de Ĥotin (Ĉernivca provinco)
Fortikaĵo de Ĥotin (Ĉernivca provinco)
DEC
Fortikaĵo de Ĥotin
Fortikaĵo de Ĥotin
Map
Fortikaĵo de Ĥotin
Tipo: Fortikaĵo
vdr

La Fortikaĵo de Ĥotin (ukraine Хотинська фортеця) estas fortikaĵkomplekso situanta sur la dekstra bordo de la rivero Dnestro en Ĥotin, Ĉernivca provinco en sud-okcidenta Ukrainio. Ĝi situas sur teritorio de la historia norda Besarabio, regiono kiu estis dividita en 1940 inter Ukrainio kaj Moldavio. La fortikaĵo ankaŭ situas en tuja proksimeco de alia fama defenda strukturo, la malnova Kastelo de Kamjanec-Podilskij. Konstruo de la nuna ŝtona Fortikaĵo de Ĥotin estis komencita en 1375, dum gravaj plibonigoj estis faritaj en la 1380-aj jaroj kaj en la 1460-aj jaroj, sub la moldavaj princoj, Aleksandro la Bona, kaj Stefano la Granda.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua fortikaĵo de la urbo konstruiĝis el ligno, por protekti la riveran transiron. Dum la 13-a jarcento sekvis ŝtona konstruaĵo. La hodiaŭa fortikaĵo tamen konstruiĝis dum la 16-a jarcento laŭ ordono de la moldavia nobelo Stefano la 3-a. Dum 1621 pola armeo kun reĝo Ladislao la 4-a kune kun kozaka armeo venkis turkan armeon, la kozakoj sturmis la fortikaĵon dum 1650 kaj 1652, kaj dum 1673 la pola armeo sub la reĝo Johano la 3-a Sobieski kun moldaviaj kaj kozakaj trupoj definitive venkis la turkojn. Dum la rusaj-turkaj militoj de la 18-a jarcento la urbo plurfoje estis batalkampo: interalie dum 1739 en batalo venkis la rusoj, dum 1768 la turkoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]