Tadeusz Krusiński

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tadeusz Krusiński
Persona informo
Naskiĝo 15-an de majo 1675 (1675-05-15)
en Jarantowice, Radziejów County
Morto 22-an de aŭgusto 1751 (1751-08-22) (76-jaraĝa)
Ŝtataneco Respubliko de Ambaŭ Nacioj
Okupo
Okupo kuracistodiplomatohistoriistokomercistotradukisto
vdr

Jan Tadeusz Krusiński (monaĥa nomo: Tadeusz; naskiĝis la 15-an de majo 1675 verŝajne en Jarantowicze (proksime al Radziejów) en nobela familio, mortis la 22-an de aŭgusto 1751 en Zabrzeże (proksime al Kamieniec Podolski, nun en Ĥmelnicka provinco) – pola jezuito, kuracisto, orientalisto, arkivisto, vojaĝisto, misiisto, diplomato kun historia intereso.

Ordena kaj misia prepariteco[redakti | redakti fonton]

En la aĝo de 16 jaroj eniris ordenon de jezuitoj kaj lernis ĉefe en Krakovo, Jarosław kaj Lublin. Li posedis grandajn lingvistikajn kapablojn, konis ankaŭ medicinon. Tio estis ĉefa kaŭzo sendi lin fare de monaĥaj regopovoj kiel misiiston al Persio por viziti en 1705 tieajn misiejojn. En Krakovo, kie krom teologio studis filozofion kaj magistriĝis, ankaŭ ordiniĝis en 1704.

Pro lerta scipovo de pluraj lingvoj estis perfekta kandidato por misiista laboro en Azio.

Literatura heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Tadeusz Krusiński iĝis la unua eŭropa granda historiisto de Persio (Irano) kaj Afganio. Dum pluraj jaroj liaj laboraĵoj estis fundamentaj pri ambaŭ landoj, kiujn referencis postaj aŭtoroj, verkantaj pri Afganio.

  • "Relatio de mutationibus Regni Persorum" (Romo 1727). Plureldona laboraĵo tradukita en la anglan, francan, nederlandan, germanan kaj turkan (li mem ĝin turkigis), kaj estis eldonita sub la titolo "Terdżume-i tarih sejjah" en Istanbulo en 1729. En Pollando aperis presita latine en Lvovo en 1740, titolita Tragica vertentis belli Persici historia;
  • "Chronicon peregrinantis seu historia ultimi belli Persarum cum Aghvanis" (1731)
  • "Prodromus ad historiam revolutionis persicae" (1733)
  • "Pragmatographia de legitymo usu ambrozyi tureckiei", t.e.: Pri ĝusta maniero uzi turkan kafon, de pastro Tadeusz Krusiński, jezuito kaj persa misiisto. Laŭ lia manuskripto elektita kaj presigita, Warszawa 1769.

Patro Krusiński ne nur konis afganojn, kun kiuj kontaktiĝis ĉiutage kaj ne nur atenteme aŭskultis kaj notis ĉion, kion aŭdis pri ili kaj ilia lando, sed ekkonis Afganion persone, kion opinias multaj polaj historiistoj, kvankam mankas pri tio pruvoj. Li priskribis ne nur sociajn rilatojn, ekonomiajn kaj morojn, sed ankaŭ prezentis etnan diferenciĝon de la lando, multe da loko dediĉante al paŝtuoj, ilin karakterizante. Kiel la unua detale priskribis montaron de Afganio – Hindukuŝo kaj riverojn de tiu ĉi lando

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Tadeusz Krusinski, Tragica vertentis belli Persici historia, "Pro Georgia" kajero 2, 1992, p. 25-27.
  • Dawid Kolbaja, Juda Tadeusz Krusinski SJ – misjonarz, uczony, dyplomata. Zycie i dzieło (Juda Tadeusz Krusinski SJ - misiisto, sciencisto, diplomato. Vivo kaj verko), "Pro Georgia", kajero 2, 1992, p. 19-25.
  • Dawid Kolbaja, Etnograficzne i historyczne wiadomości w 'Tragica belli Persici historia' polskiego misjonarza Tadeusza Krusińskiego (Etnografiaj kaj historiaj sciigoj en 'Tragica belli Persici historia' de pola misiisto Tadeusz Krusiński) , "Pro Georgia", 1994, p. 5-14.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]