Kazimiro la 3-a (Pollando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Kazimiro la 3-a
Reĝo de Pollando Herb Polski.svg
Kazimiro la Granda, desegnaĵo de Jan Matejko
Kazimiro la Granda, desegnaĵo de Jan Matejko
Regado 1333-1370
Antaŭulo Ladislao la 1-a
Sekvanto Ludoviko la Hungara
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aprilo 1310 (1310-04-30)
en Kowal
Morto 5-an de novembro 1370 (1370-11-05) (60-jara)
en Krakovo
Mortokialo ĉevalfalo [#]
Tombo Wawel-katedralo, Krakovo [#]
Ŝtataneco Pollando [#]
Subskribo Kazimiro la 3-a (Pollando)
Familio
Dinastio Piastoj [#]
Patro Ladislao la Ulnolonga [#]
Patrino Hedwig of Kalisz [#]
Gefratoj Kunigunde of Poland • Elizabeth of Poland, Queen of Hungary [#]
Edzino Aldona of Lithuania • Adelaide of Hesse • Christina Rokiczana • Hedwig of Sagan [#]
Idoj Elizabeth of Poland, Duchess of Pomerania • Cunigunde of Poland • Anna of Poland, Countess of Celje • Q11791606 [#]
Profesio
Okupo politikisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Kazimiro la 3-a la Granda, pole Kazimierz III Wielki (naskiĝis la 30-an de aprilo 1310 en Kowal, mortis la 5-an de novembro 1370 en Krakovo) estis reĝo de Pollando en la jaroj 1333-1370 kaj la lasta reĝo de la unua pola dinastio de Piastoj.

Kiel reganto normigis rilatojn kun Ĉeĥio kaj la Ordeno de germanaj kavaliroj. En 1335 sukcesis rezignigi la ĉeĥan reĝon Johano de Luksemburgio pri pretendoj al la pola trono. Fine en 1348 en Namysłów packontraktis kun ĉeĥoj, kie rezignis pri rajtoj al sileziaj princlandoj, kiujn pli poste sensukcese provis regajni. Laŭ packontrakto de Kalisz en 1343 regajnis aneksitajn de la kavaliroj Kujavion kaj Teritorion de Dobrzyń (Kujavia-Pomeria Provinco) reciproke rezignante pri rajtoj al Gdanska Pomerio.

Pollando dum la regado de pola reĝo Kazimiro la 3a Granda (1333–1370)

Ĉefa aliancano de Kazimiro la Granda internaciskale estis hungaroj. Helpe de ili en la jaroj 1340–1349 alligis al Pollando pli grandan parton de Ĥaliĉ-Volodimira Princlando (Volina provinco).

En interna politiko kodigis leĝaron, pligrandigis defendosistemon de la ŝtato kaj evoluigis urbojn. En 1364 fondis Krakovan Akademion.

Kvarfoje edzigata ne postlasis laŭleĝan posteulon. Tial post lia morto, laŭ pli fruaj interkonsentoj, la polan tronon ricevis lia nevo Ludoviko la 1-a.

Milito pri Silezio (1345-1348) kaj paca kontrakto en Namysłów[redakti | redakti fonton]

Jam printempe de 1345 jaro kontraŭ-Luksemburgia unio havis okazon por agi. Pola reĝo Kazimiro la 3-a malliberigis filon de Johano de Luksemburgio, Karolon dum li revenis el Malbork. Do pro tio ĉeĥa reĝo decidis fini la sendependecon de Świdnica princo. Tamen pola kaj hungara reĝoj restis fidelaj al alianco kaj en majo de 1345 jaro ili invadis Silezion. Ne prikonservis la aliancon Ludoviko la 4-a Bavara el Vitelsbaĥoj, kiu rapide kontraktis separatisman pacon.
Dum la milito neniu kontraŭulo havis pli grandaj sukcesojn. Bolko la 2-a Mały en 1345 jaro militperdis fortreson en Kamienna Góra, kiun li milite reakiris tri jaroj poste. Baldaŭ la militagado haltis precipe post morto de Johano en 1346 jaro kaj post morto de Ludoviko la 4-a Bavara en 1347 jaro.
La 22-an de novembro 1348 jaro en la princa kastelo en Namysłów (vidu la suban foton de la kastelo) estis kontraktita paco. Bolko la 2-a Mały pro malkonataj kaŭzoj ne partoprenis en la paca konferenco kaj reprezentis lin pola reĝo Kazimiro la 3-a Granda. La plena paco inter la silezia princo kaj nova imperiestro de Germanio kaj reĝo de Ĉeĥio Karolo la 4-a ekestis la 16-an de aŭgusto 1350 nur kaŭze de arbitracio per Albreĥto de Habsburgoj.

La korto de la Princa Kastelo en Namysłów.