Ludoviko la 4-a (Sankta Romia Imperio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Ludoviko la 4-a
Ludoviko la 4-a
Sankta Romia Imperiestro
Tombokovrilo de Ludoviko en la Katedralo de Munkeno
Tombokovrilo de Ludoviko en la Katedralo de Munkeno
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 1282
en Munkeno
Morto 11-an de oktobro 1347 (1347-10-11)
Mortokialo Apopleksio [#]
Tombo Katedralo de Munkeno [#]
Religio Kristanismo [#]
Familio
Dinastio Vitelsbaĥoj [#]
Patro Ludoviko la 2-a, duko de Bavario [#]
Patrino Matilda of Habsburg [#]
Gefratoj Rudolfo la 1-a, duko de Bavario • Agnes de Bavario, margrafino de Brandenburg-Stendal [#]
Edzino Beatrice de Silezio • Margareta la 2-a, grafino de Henegovio [#]
Idoj Ludoviko la 5-a, duko de Bavario • Matilda de Bavario, margrafino de Meißen • Stefano la 2-a, duko de Bavario • Margareta de Bavario, dukino de Slavonio • Ludoviko la 6-a de Bavario • Vilhelmo la 1-a de Bavario • Alberto la 1-a de Bavario • Otto la 5-a de Bavario • Beatrice de Bavario • Agnes de Bavario • Elizabeto de Bavario [#]
Romia-germana reĝo de la Sankta Romia Imperio
ekde 1328 imperiestro
Armoiries modernes Saint-Empire bicéphale.svg
Regado 1314-1347
Antaŭulo Henriko la 7-a
Sekvanto Karolo la 4-a
Princo-elektisto de Palatinato Wappen Kurpfalz.svg
Regado 1294/1301-1329
Antaŭulo Rudolfo la 1-a
Sekvanto Rudolfo la 2-a kaj Rupreĥto la 1-a
Duko de (Supra) Bavario Bavaria Arms.svg
Regado 1294/1301-1347
Antaŭulo ....
Sekvanto ....
Grafo de Holando, Zelando kaj Henegovio, sinjoro de Frislando Counts of Holland Arms.svg
Regado 1345–1347
Antaŭulo Vilhelmo la 4-a
Sekvanto Margareta la 1-a
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Ludoviko la 4-aLudoviko la Bavaro, germane Ludwig der Bayer (naskiĝis ĉirkaŭ 1282, mortis la 11-an de oktobro 1347 en Puch ĉe Fürstenfeldbruck) estis el la dinastio Vitelsbaĥoj. De 1294 li estis duko de Bavario kaj palatinata grafo ĉe Rejno (Pfalzgraf bei Rhein). En 1314 li prezentis sin kiel kandidato de la luksemburga partio al la elekto de la romi-germana reĝo; la elekto ne donis klaran rezulton, kaj nur post la batalo ĉe Mühldorf (1322) Ludoviko povis pretendi la reĝecon. Papo Johano la 22-a, kiu deziris, ke ne estu forta germana imperiestro, rifuzis agnoski Ludovikon kaj atakis lin kiel herezulon. Pro tio Ludoviko en 1328 aranĝis, ke la roma civitanaro elektu lin imperiestro de la Sankta Romia Imperio kaj instalis kontraŭpapon, la franciskanon Pietro Rainalducci (papa nomo: Nikolao la 5-a).

La vivon kaj regadon de Ludoviko karakterizas la ŝanĝoj de la finiĝanta mezepoko, precipe la konflikto inter la du universalaj potencoj de la Okcidento (papo kaj imperiestro) kaj lia strebado pligrandigi sian personan potencon por instali heredan imperiestrecon de vitelsbaĥoj. Batalante kontraŭ la papaj pretendoj decidi pri aprobo de la reĝ-elektoj li metis la bazon por nova, sen-papa koncepto pri la esenco de regno kaj regado. Krome li antaŭenigis precipe la franciskanan ordenon kaj la senpere regnajn urbojn, kiuj iĝis decida apogilo de lia regado.

Sian malvastan teritorian bazon, la duklandon Supra Bavario, li laŭpaŝe plivastigis, akirante grandajn terenojn por sia familio. Lia maldelikateco kaj la malamikeco de la papo kondukis al la elekto de kontraŭ-reĝo, Karolo la 4-a.

Ludoviko mortis en 1347 dum la ĉasado de urso. Ĝis sia morto li estis sub la eklezia anatemo (proskribo), nuligita nur 300 jarojn poste.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Martin Clauss: Ludwig IV. der Bayer. Herzog, König, Kaiser.' Regensburg 2014.