Palatinato (Regiono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Palatinato)
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo temas pri la regiono en Rejnlando-Palatinato. Por la historia elektoprinclando, vidu ĉe: Elekto-Palatinato

Palatinato (germane: Pfalz) estas regiono ĉe la maldekstra bordo de Rejno (49°30′N 8°1′O  /  49.5°N, 8.017°O / 49.5; 8.017 (Palatinato (Regiono))Koordinatoj: 49°30′N 8°1′O  /  49.5°N, 8.017°O / 49.5; 8.017 (Palatinato (Regiono))), kaj parto de la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato[1].

Supra Palatinato (germane Oberpfalz) situas 300 km for de Palatinato en la germana federacia lando Bavario, sed historie estis ligita al Palatinato sub regado de la dinastio Vitelsbaĥoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Superrigardo[redakti | redakti fonton]

En la okcidento la Palatinato limas al la lando Sarlando (Saarland), en la nordokcidento al la montetaro Hunsruko (Hunsrück) nordoriente al la rejn-hesia montetaro de Alzey, la orienta limo al la landoj Hesio kaj Badenio formas la rivero Rejno (Rhein), kaj en la sudo etendiĝas la franca provinco Alsaco (Alsace).

La al la biosfera reservejo Palatinata-Arbaro-Nordaj-Vogezoj apartenanta Palatinata Arbaro kovras unu trionon de la regiono kaj estas pro sia 1771 km² la plej granda seninterrompita arbara arealo de Germanio. La plej alta monto de la Palatinato estas la Tondra Monto (Donnersberg) (687 m. super NN); la plej malalta punkto apartenas al la urbokamparo (Gemarkung) de la urbo Frankenthal, kaj troviĝas nur malmultajn centmetrojn de la Rejno.

Akvejoj kovras nur 1,26 procentojn de la Palatinata arealo. 61 procento de tiuj troviĝas en la urboj kaj distriktoj lokaj apud la Rejno; tie la pejzaĝo estas orte karakteriĝa de la branĉoj malnov-Rehna kaj de eldragitaj lakoj. La Ĉefa Palatinata Akvodislimo (Pfälzische Hauptwasserscheide) kuras tra la mezo de la Palatinata Arbaro proksimume de sudsudokcidente al nordnordoriente. La al la okcidento fluantaj riveroj - la Lauter, la Queich kaj la Speyerbach - kuras rekte en la Superan Rejnon (Oberrhein); la Nigra Rivereto (Schwarzbach) prenas sian vojon al la okcidento, sia akvo atingas tra la riveroj Blies, Saar kaj Mosel la Mezan Rejnon (Mittelrhein). La rivero Glan eniras en la okcidento la Palatinaton kaj fluas nordoriente tra la Nordpalatinata montolando (Nordpfälzisches Bergland). Apud Meisenheim li forlasas la Palatinaton (laŭ la ekde la jaro 1969 ekzistantaj limoj) kaj fluas en la riveron Nahe. La 80 km-oj de la Rejno tuŝanta la Palatinaton faras el tiu la plej longan riveron de la Palatinato, la 68 km-oj de la Palatinata parto de la Glan donas al tiu la duan rangon de longeco.

Geografia Klasigo[redakti | redakti fonton]

Klasigo de la Palatinato laŭ ĝia nuntempa difino (sen la Saarpfalz, Kurpfalz kaj la komunumoj, kiuj per la distriktara reformo en la jaro 1969 transiria al la distrikto Bad Kreuznach. La koloroj signifas: verda - norda Palatinato; flava - fronta Palatinato; blua - suda Palatinato; ruĝa - okcidenta Palatinato

Geografie oni disdivias la Palatinaton en la okcidentan kaj nordan Palatinaton, kiuj ambaŭ montras pli la karakteron de mezaj montaroj, kaj la frontan kaj sudan Palatinaton, kiuj kuŝas ĉefe en la ebeno inter la riverparto Supra Rejno kaj la Haardt (la orienta limo de la Palatinata Arbaro) kaj kiuj estas pli dense enloĝataj. La transiron inter la ebeno kaj montaro formas la malvasta montetara arealo ambaŭflanke de la 85 km-ojn longa "Germana Vinstrato" (Deutsche Weinstraße), kiu kovras la plej grandan parton de la Palatinata vinkultiva kamparo.

Okcidenta Palatinato[redakti | redakti fonton]

La okcidenta Palatinato ampleksas la Westrich-Altebenon (Westricher Hochfläche), la okcident-Palatinatan marĉan malaltaĵon (Westpfälzische Moorniederung) kaj la okcidentan parton de la nord-Palatinata montarlando (Nordpfälzer Bergland). La distriktoj de la okcidenta Palatinato estas la distrikotoj Kaiserslauter, Kusel kaj la sudokcidenta Palatinato (Südwestpfalz) kun la kapurbo Pirmasens, la sendistriktaj urboj estas Kaiserslautern, Primasens kaj Zweibrücken

Norda Palatinato[redakti | redakti fonton]

La norda Palatinato estas lando de montetoj kaj montoj, kiuj tute trovigas interne de la nord-Palatinata montarlando, kaj ĝia plejaltaĵo estas la masivo Donnersberg. Ĝi estas tre maldense loĝata, la plej grandaj komunumoj estas Eisenberg, Kirchheimbolanden, kaj Rockenhausen, kiuj po havas malpli ol 10.000 loĝantoj. La ununura distrikto estas la distrikto Donnersberg kun la kapurbo Kirchheimbolanden, kiu estiĝis en la jaro 1969 per la kunigo de la antaŭaj distrikoj Kirchheimbolanden kaj Rockenhausen.

Fronta Palatinato[redakti | redakti fonton]

La tradicio nomas "fronta Palatinato" (Vorderpfalz) la antaŭ la Haardt kuŝantan parton de la lando; la sekva difino de estas tiu, kiun oni uzas kutime por organziaj taskoj, ĉar ĝi sekvas la distriktajn limoj. Tiuj limoj tamen ne kuras laû la okcidenta rando de la ebeno, sed eĉ pli okcidente interne de la Palatinata Arbaro. Tiel la distriktoj de la fronta Palatinato estas la distrikto Bad Dürkheim kaj la distrikto Apud-Rejna Palatinato (Rhein-Pfalz-Kreis), kaj aldoniĝas la sendistriktaj urboj Frankenthal (Pfalz), Ludwigshafen ĉe la Rejno, kaj Speyer. En la fronta Palatinato ankaŭ kuŝas la vilaĝo kun la plej granda loĝantaro, nome Haßloch, en kiu logas ĉirkaŭ 20.000 enloĝantoj.

Suda Palatinato[redakti | redakti fonton]

La distrikoj Germersheim Kaj Suda Vinstrato (Südliche Weinstraße) kun la kapurbo Landau, kaj la urbo Landau mem formas la sudan Palatinaton, kies distriktkaŭzata okcidenta limo ankaŭ troviĝas en la Palatinata Arbaro.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Gimmeldingen (urboparto de Neustadt/Wstr., fronta Palatinato) strato kun florantaj migdalaj arboj, kiuj estas festataj en ĉiu printempo

La Palatinaton karakterizas modera, humida klimato, kiu estas ĉefe influata de la Atlantika maro. La averaĝa jara temperaturo estas iom pli ol 10 °C. De la okcidento aŭ sudokcidente enfluantaj aeramasoj leviĝas en la mezmontaraj terenoj de la okcidenta kaj norda Palatinato, kaj tie kaŭzas abundajn pluvojn. Oriente de la Palatinata Arbaro, ĉe la Haardt-rando kaj en la Rejna ebeno, la aero malleviĝas, varmiĝas kaj dum tio sekiĝas.

La milda klimato inter la Palatina Arbaro kaj la rivero Rejno permesas la subĉielan kultivadon de kreskaĵoj, kiuj ne kapablas rezisti fortan froston. Tiel kelkaj vilaĝoj kaj urboj laŭ la Germana Vinstaro generas mediteraneecan etoson per la plantado de migdalujoj, figujoj, pinioj, cipresoj, palmoj, kelkaj kaktusoj kapablaj transvivi vintrojn, kaj certaj specoj de bananujoj. Apud la rando de la Palatinata Arbaro, fronte al la vinĝardenoj kaj la Rejna ebeno, kreskas vastaj arbaroj de maronoj. Pro la sudecaj plantoj kaj la pejzaĝo de milde volbataj montetoj, la fronta kaj suda Palatinatoj ofte estas nomataj "Germana Toskanio" fare de la turismaj varbantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Nomo[redakti | redakti fonton]

Teilbereiche der Pfalz.png
La nomo depreniĝas de la roma monteto Palatino, sur kiu dum la antikveco staris la palaco de la imperiestro. Palatinato (lat. palatium) nomiĝis en la Mezepoko portempa sidejo de la administratico, en kiu la monarĥo instalis sian kortegon, dum li travojaĝis siajn teritoriojn. La administracio de tia Palatinao estis la devo de grafo palatinata (lat. comes palatinus). La grafoj palatinataj ĉe la Rejno jam en frua tempo okupis eksterordinaran pozicion, ĉar la sudokcidenta grandregiono apartenis al la heredaj landoj de la tiam regantaj gentoj nobelaraj, al kiuj ĉefe apartenis la Karolidoj (Karolinger), Salioj (Salier) kaj Ŝtaŭfoj. Pli poste la nomo Palatinato estis aplikata al la tuta de la oficestro administraciita tereno. Nur post la disdivido en la frua 19a jarcento, la dekstraRejnan regionon (kiu estis fariĝinta Badena) oni nomis Elekto-Palatinaton, kaj la maldekstraRejnan, bavara fariĝintan regionon oni nomis (apudRejna) Palatinato.
Vidu ankaŭ ĉe: Elekto-Palatinato

Keltoj, Romianoj kaj Germanoj[redakti | redakti fonton]

Dum la 1a jarmilo antaŭ Kristo, en la Latène-tempo, sur la tereno de la hodiaŭa tempo loĝis Keltoj. Mallonge antaŭ Kristo la Romianoj konkeris ĉiujn maldekstraRejnaj terenoj kaj progresigis la enloĝiĝo de Germanoj. La Romianoj dum la fina tempo de sia regado ĉirkaŭ 400 post Kristo estis substituataj per enpenetrantaj Germanoj de la Alemana tribo, tiuj mem dum ĉirkaŭ unu jarcento per Germanoj de la Franka tribo.

De la Mezepoko ĝis la fino de la Malnova Regno[redakti | redakti fonton]

En la Mezepoko homoj konstruis multajn kastelojn en la Palatinata arealo. Tiam multaj partoj de la Palatinato apartenis al la heredaj teritorioj unue de la karolidaj, poste de la saliaj kaj ŝtaŭfaj imperiestroj, ĝis kiam la komence person-ligitaj feŭdoj fariĝis heredaj. La Trifels apud Annweiler (ekde la jaro 1113 la imperiestra kastelo Trifels) hejmigis en siaj muroj la Regnajn Insignojn ĝis la jaro 1298 kaj dum sufiĉe longaj daŭroj; ĝi tiel estis unu el la plej gravaj kasteloj en la tuta regno. Ekde la jaro 1214, la nobla gento de la Vitelsbaĥoj kun siaj diversaj famililinioj fariĝis la dominanta forto en la regiono kaj posedis unu voĉon por la elekto de la reĝo. La plej granda parto de la hodiaŭa Palatinato apartenis ĝis la jaro 1803 al la vitelsbaĥa grafa elekto-lando Palatinato apud la Rejno, mallonge: Elekto-Palatinato. Tiu plej malfrue ekde la frua 13a jarcento prezentis en sia blazono la Palatinatan leonon.

Atentigendas, ke ĝis la fino de la 18a jarcento en la regiono ekzistis pluraj teritorioj. Krom la jam menciitaj maldekstaRejnaj arealoj de la Palatinata Elekto-Grafo, tio estis antaŭ ĉio la graflando Palatinato-Zweibrücken, kiu estis ĉefe kreita por kroma famililinio Vitelsbaĥa, kaj la kolegiato de Speyer. La arealo ĉirkaŭ la urbo Kirchheimbolanden estis tenata de la gento Nassau. Krome ekzistis pluraj malgrandaj teritorioj de imperiaj grafoj kaj kavaliroj, (ekz. Leiningen kaj Sickingen) kaj ne lastrange la Liberaj Imperiaj Urboj Speyer kaj Landau. La Elekto-Palatinato (inklude de siaj grandaj dekstraRejnaj havaĵoj ĉirkaŭ Mannheim, Heidelberg, Weinheim, sed ankaŭ ein la Odenwald-arbaro kaj apud la Bergstraße-regiono), estis jam antaŭ la Franca Revolucio kunfandigata kun la posta reĝlando Bavario pro tio, ke la malnovbavara genta famililinio de la Vitelsbaĥoj formortis, kaj en la jaro 1777 la Elekto-Grafo Carl Theodor el la linio Palatinato-Sulzbach fariĝis la heredanto Munkena. Aldona kunfandiĝo kun la Graflando Palatinato-Zweibrücken okazis, kiam Carl Theodor mortis sen idoj, kaj la posta reĝo Maximilian, naskita en Zweibrücken, kiel ĝenerala sola heredanto unuigis ĉiujn teritoriojn Vitelsbaĥajn en Germanio.

Dum la reformacio la reganta familio de la Elekto-Palatinato konvertiĝis al la protestanta, pli precize: al la Kalvinana kredo; nur en la jaro 1690, Phillip Wilhelm, kiu originis el kroma hereda linio, reportis al la nobela gento la katolikan kredon. Tiamaniere kune ekzistis en la historia Palatinato tri konfesioj - la katolika, la luterana kaj la reformita (Kalvinana) - kio en la Malnova Imperio estis tre rara escepta situacio.

Simile la Tridekjara Milito (1618-1648) ekestis pro konfesia konflikto, dum kiu la Palatinato apartenis al la teritorioj, kiuj estis plej damaĝata el ĉiuj kaj perdis tri kvinonoj de la loĝantaro. Post la milito, al la dezertata lando antaŭ ĉio mankis homoj por la rekonstruado. La elekto-grafo Karl I. Ludwig, filo de la "vintra re1go" Friedrich V. kaj Elisabeth Stuart, kiu revenis sl sia ekzilo en Londono, provis per materiaj logoj revenigi la Palatinatanojn disiĝintajn tra aliaj regionoj, kaj krome per ĉiuj fortoj varbis por aliaj "koloniistoj" el aliaj regionoj kaj landoj. Tiamaniere sukcesis ekloĝigi en la Palatinato kamparistojn kaj metiistojn el Francujo, Nederlando, Anglujo, Skotlando kaj antaŭ cio el Svislando kaj Tirolo. La remigrantoj kaj ĉefe la nove enmigrantoj kunportis siajn sciojn kaj konojn le siaj devenlandoj, kaj Palatinato travivis dum du, tri jardekoj rimarkindan periodon de bonfartiĝo. La enmigrantoj el tiom de diversaj landoj ŝajne dum tre mallonga periodo estis integrigitaj, kaj tiel tra la vejnoj de la nuntempaj Palatinanoj fluas la sango de multaj Eŭropaj popoloj. Tamen post nur kelkaj pliaj jardekoj sekvis la Palatinata Heredlinia Militio, kaj en la jaro 1689 okazis la elrabado kaj detruado de Palatinato per la trupoj de la franda generalo Mélac, kiu plenumis la ordonon de sia ministro pri milito Louvois: „Brûlez le Palatinat!“ („Forbrulu Palatinaton!").

En la jaroj 1717 ĝis 1732 la Palatinato spertis sian ĝis tiam plej grandan ondon de elmigrado, kiam 3000 menonitoj (religia grupo) pro religiaj kaŭzoj transloĝis al Norda Ameriko. Multasj geidoj de la elmigrintaj Palatinatanoj ĝis hodiaŭ parolas dialekton, la "Pennsylvania Dutch", kiu baziĝas plejgrave sur Palatinataj dialektoj. Tiun lingvon ili nomas „Mudderschbrooch“ aŭ „Deitsch“.

Franca tempo[redakti | redakti fonton]

ĉefartikolo: Département du Mont-Tonnerre

Dum la progreso de la francaj revoluciaj militoj, en la 1790aj jaroj la tutaj regonoj maldekstraj de la rivero Rejno inklude de la hodiaŭa Palatinato estis okupataj de francaj trupoj. Per diversaj kontraktoj, de la paco de Lunéville (1801) gis la Regna Deputacia Fina Akto (Reichsdeputationshauptschluß 1803), la Germanio maldekstra de la Rejno fariĝis, formale kaj laŭ la Internacia Juro, parto de la Franca Republiko. La plej multaj Palatinataj teritorioj kune kun aliaj regioneroj (inklude de tio, kion oni post 1815 nomos "Rejnhesio" (Rheinhessen)), fandiĝis kun la departamento de la Tondra Monto (Donnersberg, Département du Mont-Tonnerre), kiu estis nove fondita en la jaro 1798, kaj estis administrata kiel integrita parto de la franca ŝtato. Aliflanke, la Elekto-Palatinatj arealoj dekstraj de la Rejno dissolviĝis en la Grandgraflando Badenio. Kiam Napoleono, kiu en la jaro 1804 sin surtronigis kiel franca imperiestro, post siaj venkaj bataloj kontraŭ Prusio kaj ties aliancitoj revojaĝis en la jaro 1807 al Parizo, oni okazigis por li triumfan akcepton en la Palatinata Neustadt, kiu ja nun estis "franca" kantona ĉefurbo. En la jaro 1809, 63 resp. 66 familioj plejparte originantaj el la Suda Palatinato, kiun la Napoleonaj Militoj estis devastigintaj, akceptiv inviton de la caro Alexandro I-a kaj elmigris al Rusio, kie ili fondis la prakolonion Landau. La plej multaj familioj de la Palatinatanoj venis el la distrikoj Germersheim, Bergzabern, Landau kaj Pirmasens, la plej multaj de la Alsacoj el la kantono Weißenburg.

[daŭrigota]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro

Atentigo[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo "Palatinato" de la germanlingva vikipedio en la versio de la 16a de oktobro 2015, 21:46 CET.