Nordpalatinata montolando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nordpalatinata montolando
Nordpalatinata montolando ĉirkaŭ Münchweiler en la distrikto Donnersberg
Nordpalatinata montolando ĉirkaŭ Münchweiler en la distrikto Donnersberg
montara sistemo
La plej alta punkto Donnersberg (686,5 m)
Longeco 70 km
Kontinento Eŭropo
Situo Rejnlando-Palatinato, Sarlando, (Germanio)
Geografia situo 49° 35′ N, 7° 40′ O (mapo)49.5833333333337.6666666666667Koordinatoj: 49° 35′ N, 7° 40′ O (mapo) f1
Map
Nordpalatinata montolando
Montaro Nordfranca Ŝtupolando
vdr

Nordpalatinata montolando aŭ germane Nordpfälzer Bergland, mallonge ankaŭ Palatinata montolando, estas mezmontaro en la germanaj federacaj landoj Rejnlando-Palatinato kaj Sarlando. La plej granda parto situas en Palatinato.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Nordpalatinata montolando kaj ĉirkaŭo.

La nordpalatinata montolando etendiĝas de sudokcidento al nordoriento. Ĝi situas inter la sarlanda urbo St. Wendel en la okcidento kaj kaj la jenaj tri rejnlando-palatinataj urboj Alzey, Kaiserslautern kaj Bad Kreuznach. La regiono ligas la pejzaĝojn Palatinata arbaro, Naturparko Saar-Hunsrück, Naheland kaj Rheinhessen.

La teritorioj de jenaj distiktoj etendiĝas komplete al la nordpalatinata montolando :distrikto Kusel kaj distrikto Donnersberg. Ankaŭ partoj de jenaj distriktoj apartenis parte al la nordpalatinata montolando St. Wendel, Kaiserslautern, Birkenfeld kaj Bad Kreuznach.

Montoj[redakti | redakti fonton]

Donnersberg.

La plej alta monto estas Donnersberg, (alteco 686,5m).

Aliaj montoj estas:

Riveroj[redakti | redakti fonton]

Ponto trans la rivero Glan en Meisenheim.

La ekstrema okcidento de la Nordpalatinato Montolando deakviĝas tra la akvokolekta areo de la apenaŭ 100 km longa rivero Blies al Saar kaj Mozelo. La plej grava rivero en la centra regiono estas la 90 km longa Glan kun ĝia akvoriĉa alfluanto Lauter („Waldlauter“) kaj la 57 km longa Alsenz. La 116 km longa Nahe, en kiu ili ambaŭ enfluas kaj kiu estas maldekstra alfluanto de la Rejno , fluas ekster la montoregiono. La orienta regiono ĉe Donnersberg deakviĝas en la 43 km longan riveron Pfrimm kaj la 61 km longan Selz. La rivero Pfrimm fontas en la Nordpalatinata Montlando. Ambaŭ riveroj fluas orienten al la Rejno.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ la nomo la Nordpalatinata Montolando etendiĝas trans Palatinato al Sarlando.[2].

Ekonomio kaj infrastrukturo[redakti | redakti fonton]

Ekonomio kaj setlado[redakti | redakti fonton]

La malnova kvartalo de Meisenheim.

En la regiono agrikulturo estas grava faktoro. Urboj kun pli ol 10.000 loĝantoj mankas. gravaj urboj estas la distrikturboj Kirchheimbolanden kaj Kusel kaj la sidejoj de komunumaroj, Alsenz, Altenglan, Lauterecken, Meisenheim, Rockenhausen, Winnweiler kaj Wolfstein.

Historie gravaj lokoj en la regiono estas la prepostejo St. Remigius kaj la graflando Veldenz.

Panoramo ĉirkaŭ la vilaĝo Münchweiler,

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Inschrift des Granit-Steins vom Trigonometrischem Punkt auf der Donnersberg-Felsformation Königsstuhl
  2. Verlag Eugen Ulmer. Die Pfalz ist eine Reise wert. Alirita 2010-10-01.[rompita ligilo]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]