Glan (Nahe)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
GlanRIVER-SISTEMO: Rejno
ponto super la Glan en Meisenheim
ponto super la Glan en Meisenheim
Bazaj informoj
Situo Sarlando kaj Rejnlando-Palatinato, Germanio,
Longeco 89,7 km[1]
Fluo
Fonto en Höchen
- Alteco super marnivelo 480 m[2]
Enfluejo apud Odernheim en la rivero Nahe
Geografio
Information icon.svg
vdr

La Glan estas 90 km longa rivero en Sarlando kaj Rejnlando-Palatinato. Kiel plej gra londa flankrivero de la rivero Nahe ĝi deakvigas la plej grandan areon dekstre de la rivero. Ĝia eksterordinare granda akvokolekta areo de 1201 km² venas de tio, ke la Nordpalatinata Montlando gvidas preskaŭ ĉiuj akvejoj de la regiono al la Glan.

La fonto de la Glan estas en Sarlando, sed dum 68 km ĝi fluas tra la nordokcidento de Palatinato, kies plej longa rivero ĝi estas.

Rivervojo[redakti | redakti fonton]

akvokolekta areo de la Nahe kun la Glan kiel ties plej granda flankrivero

La rivero fontas sur la monto „Höcherberg“ en la urboparto Höchen de la urbo Bexbach en la distrikto Saarpfalz. Jam post du km ĝi enfluas apud Waldmohr Rejnlando-Palatinato. En Palatinato ĝi trafluas Bruchmühlbach-Miesau, kie enfluas de dekstre la la rojon Kohlbach. En Elschbach enfluas la Ohmbachkaj turnas sin en markanta duobla meandro apud Gries en la Nordpfälzer Bergland (Nordpalatinata Montlando). Trafluante tiun regionon norden ĝi pasas Nanzdietschweiler, Glan-Münchweiler, Altenglan kaj Ulmet. Tie ĝi ŝanĝas sian direkton al nordoriento. La rivereton trafluas Offenbach-Hundheim, kie de dekstre enfluas la rivereto Talbach kaj Lauterecken, kie de dekstre enfluas la rivereto Lauter („Waldlauter“). Same de dekstre enfluas post 6 km apud Odenbach la rivereto Odenbach. Atinginte la regionon „Hunsrück-Nahe“ la Glan trafluas la urbeton Meisenheim, antaŭ ĝi apud Odernheim de dekstre enfluas la riveron Nahe.

Nomo kaj historio[redakti | redakti fonton]

Lauterecken kun la enfluejo de la rivereto Lauter en la Glan (gravuraĵo de Matthäus Merian, 1645)

La nomo „Glan“ venas de la kelta kaj probable signifas „hela, klara, brila, fluanta“; ankaŭ la silabo „glan“ troviĝas en la nomo de la kelta akvodio “Glanos“.

bildo de informŝtono ĉe la samnoma rivero Glan (Karintio) en Karintio.

[3]

Laŭlonge de la rivero Glan iris malnova komerca strato de la sudokcidento en la valo de la rivero Nahe, kiu atingas la Rejnon en Bingen. Krome la rivero formas en la unua jarmilo la sudorientan limon de la Hunsrück-Eifel-Kulturo. Tiam tie loĝis keltojn . Poste venis la romianoj.

Ekde 1890 la Glantalbahn (fervoja linio en la Glan-valo) estis konstruata kiel strategia fervojo por transporti la trupojn al la franca landlimo. La linio ne plu funkcias komplete ekde la 1960aj jaroj. Ekde 1986 la fervoja linio nur funkcias inter Glan-Münchweiler kaj Altenglan.

De 1834 (sur la teritorio de la Princlando Lichtenberg) aŭ de 1866 (sur la teritorio de la Oberamt Meisenheim) ĝis 1945 laŭlonge de la Glan inter Niederalben–Odernheim troviĝas la limo inter la bavara Palatinato kaj la Rejnprovinco, kiu apartenis al Prusio.

Historia limo 1866–1945


Ekonomio kaj infrastrukturo[redakti | redakti fonton]

Turismo kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

itineroj

eblas kanui sur parto de la rivero. Sur la iama trako de la fervoja linio inter Altenglan kaj Staudernheim eblas veturi per drezino. La Glan-Blies-vojo, bicikla vojo, sekvas la riveron de la fonto ĝis la enfluejo.

sovaĝbesta parko
Historia malnova urbocentro

de Meisenheim kun multaj malnovaj konstruaĵoj, interalie kastela preĝejo, la iama sinagogo, la urbodomo kaj la stacidomo, krome la restaĵoj de la urbomuro kun la Bürgerturm (burĝa turo).

monaĥeja ruino monaĥejo Disibodenberg.

Vitkultivado[redakti | redakti fonton]

Raumbach

Ĝis post la Dua Mondmilito vitoj estis kultivataj sur la akraj deklivoj ĉe la meza kaj malsupra partoj de la rivero.

Naturprotektado[redakti | redakti fonton]

bluaj libeloj
alciono

Bovbredado[redakti | redakti fonton]

la "Glanbovo" sur la herbejoj apud Raumbach

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wasserwirtschaftsverwaltung Rheinland
  2. Topografische Karte 1:25.000
  3. Georg Christian Joannis, Johann Philipp Crollius. (1719) Kalender Arbeiten: Die Geschichte des Herzogth. Zweybrücken, p. 13.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]