Ohmbach (Glan)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ohmbach
rivero
Bazaj informoj
Situo Rejnlando-Palatinato, Germanio
Rivera reto Rejno
Longeco 16,6 km [1]
Fluo
Fonto nordokcidente de Langenbach
- Alteco super marnivelo 403 m [2]
Enfluejo okcidente de Gries en la rivero Glan
- Alteco 224 m [2]
Geografio
Trairataj komunumoj Langenbach, Herschweiler-Pettersheim, Ohmbach, Brücken, Gries,
Schönenberg-Kübelberg, Bruchmühlbach-Miesau
Trairataj lagoj baraĵlago Ohmbachsee
vdr

La rojo Ohmbach estas ĉirkaŭ 16,6 km longa, orografie maldekstra flankrivero de la rivereto Glans en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La rojor Ohmbach fontas sudokcidente de Nordpalatinata Montarlando kaj ĉirkaŭ 1,5 km nordokcidente de Langenbach sur alteco de 403 m super marnivelo. De ĉi-tie la rojo fluas sudorirnten. Ĝi ŝanĝas sian direkton inter nordoriento kaj sudo.

Sur sia vojo al sudoriento la rojo pasas la komunumojn Langenbach, Herschweiler-Pettersheim, Ohmbach kaj Brücken. Ĝi atingas la marĉan malaltaĵon Landstuhler Bruch kaj aldone nutras la 1500 m longan kaj ĝis 250 m larĝan lagon Ohmbachsee inter Schönenberg-Kübelberg kaj Gries. Post la lago la Ohmbach turnas sin nordorienten por enflui post ĉirkaŭ 1,5 km oriente de Gries sur alteco de 224 m super marnivelo de dekstre en la riveron Glan.

Sur sia 16,6 km longa vojo la rojo superas altofiferencon de 179 m, kiu egalas al meza dekliveco de 10,8 ‰. La Ohmbach deakvigas 37,868 km² trans Glan, Nahe kaj Rejno al la Norda Maro.

Flankriveroj[redakti | redakti fonton]

La Ohmbach havas multajn mallongajn alfluantojn. La plej grava el ili estas kun longeco de 3,6 km la Krottelbach, kies akvokolekta areo estas 4,723 km².

Sekvas liston de la flankriverojn de la fonto al la enfluejo. Indikita estas la orografia situo de la enfluejo[2], la longeco[1], la grandeco de la akvokolekta areo[1], la alteco de la enfluejo [2] kaj la Germana Akveja Kodo[1].

nomo
Lage
longeco
[km]
akvokolekta areo
[km²]
alteco de la enfluejo
[m sper mn.]
DGKZ
rojo el la arbaro „Pestwald“ dekstres 1,8 2,507 299 2546182
Schlangenbach maldekstre 1,2 1,239 277 25461832
Geilbach dekstre 1,1 0,909 270 25461834
Ehrsbach dekstre 0,6 0,703 269 25461836
Krottelbach dekstre 3,6 4,723 268 2546184
Kirschengrund maldekstre 1,0 0,788 268 25461852
Weitersbach dekstre 1,7 2,077 253 2546186
Habachgraben maldekstre 1,3 2,138 247 2546188

Medio[redakti | redakti fonton]

La Ohmbach apartenas al la fajnmineralriĉaj, karbonataj mezmontaraj rojoj. Ĝi havas akvostrukturkvaliton kiu estas plejparte forte ĝis komplete ŝanĝita. La akvokvalito en ĝia supra parto ĝis Herschweiler estas malmulte, en la meza parto ĝis la baraĵlago meze kaj en la malsupra parto kritike ŝarĝita (stato 2005).[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj WWRP; $2
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Topografische Karte 1:25.000