Rejnprovinco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Flago de la Rejnprovinco
Mapo de la Rejnprovinco de 1815 ĝis 1919

La Rejnprovinco (Provinco Rejnlando, Rejnprusujo, la Rejnlandoj) estis unu el la provincoj de Prusujo, kiuj formis de la 22a de junio 1822 ĝis la malfondado post la Dua Mondmilito konsistigis la ŝtaton Prusujo. Ĝi ampleksis la Rejnlandon de Saarbrücken ĝis Kleve. Sidejo de la ĉefprezidentoj kaj de la aliaj ŝtataj administrejoj por la provinco estis Koblenco. La parlamenta kaj administra sidejo por la Provinca Ligo de la Rejnprovinco, aŭtonoma korporacio por transkomunumaj taskoj kun la ĉeforgantoj landestro kaj provinca parlamento, estis Duseldorfo. La norda parto de ĉi tiu provinco troviĝas nun en la federaciero Nordrejn-Vestfalujo, la suda en Rejnland-Palatinato kaj en Saarland. Pli malgrandaj partoj nun apartenas al Hesujo (iama distrikto Wetzlar) kaj al Belgujo (iamaj distriktoj Eupen kaj Malmedy).

Ligoj eksteren[redakti | redakti fonton]