Regiona ligo Rejnlando
Etoso
Regiona ligo Rejnlando | ||||
---|---|---|---|---|
Regiono | ||||
Blazono | ||||
Landschaftsverbände in North Rhine-Westphalia, higher municipal association of Germany [+] | ||||
Lando | Germanio | |||
|
||||
Vikimedia Komunejo: Landschaftsverband Rheinland [+] | ||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||||
Regiona ligo Rejnlando | ||
---|---|---|
Landschaftsverbände in North Rhine-Westphalia • higher municipal association of Germany vd | ||
Dum | 1953 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | Körperschaft des öffentlichen Rechts | |
Sidejo | Kolonjo | |
Lando | Germanio | |
Estr(ar)o | Ulrike Lubek | |
Posedataj kompanioj | Subĉiela Muzeo Kommern • Haus Heisterberg • Bergisches Freilichtmuseum Lindlar • Amsterdam Machzor vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
La regiona ligo Rejnlando estas teritoria korporacio de la Germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio fondita en la jaro 1953 kun sidejo en Kolonjo. Ĝi ampleksas la nordan parton de la iama Rejnprovinco de Prusio respektive la sudokcidenton de la nuna federacia lando - do la regionon Rejnlando. Ĝiaj taskoj estas tiuj, kiujn oni pli bone plenumas tutregione. En la nordoriento de la federacia lando la samajn taskojn plenumas la regiona ligo Vestfalio-Lipo.
Membroj
[redakti | redakti fonton]Jenaj 13 distriktoj kaj 14 eksterdistriktaj urboj estas membroj de la provincia komunumligo Rejnlando (stato: 30-a de junio 2014):
1. Aachen (AC) 2. Düren (DN) 3. Rhein-Erft (BM) 4. Euskirchen (EU) 5. Heinsberg (HS) 6. Kleve (KLE) 7. Mettmann (ME) 8. Neuss (Rhein-Kreis Neuss) (NE) 9. Oberberg (Oberbergischer Kreis) (GM) 10. Rhein-Berg (Rheinisch-Bergischer Kreis) (GL) 11. Rhein-Sieg (Rhein-Sieg-Kreis) (SU) 12. Viersen (VIE) 13. Wesel (WES)
eksterdistriktaj urboj (aŭtokodoj)
1. Aachen (Akeno, AC) 2. Bonn (Bonno, BN) 3. Duisburg (DU) 4. Düsseldorf (Duseldorfo, D) 5. Essen (E) 6. Köln (Kolonjo, K) 7. Krefeld (KR) 8. Leverkusen (LEV) 9. Mönchengladbach (MG) 10. Mülheim an der Ruhr (MH) 11. Oberhausen (OB) 12. Remscheid (RS) 13. Solingen (SG) 14. Wuppertal (W)