Selz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Selz
La alfluo de Selz ĉe Ingelheim
rivero
Bazaj informoj
Situo Rheinland-Pfalz, Deutschland
Fluo
Geografio
Vojo de la rivero Selz
Vojo de la rivero Selz
vdr

Selz estas 61 km longa maldekstra flankrivero de la Rejno kaj unu el la ĉefa akvejoj en Rheinhessen (Rejnlando-Palatinato).[1]

Vojo[redakti | redakti fonton]

La rivero fontis en Palatinato en la „Nordpalatinata Montaro“ rande de la vilaĝo Orbis, kie trvoiĝas ŝilon ĉe enmasonigita fonto. Ĉirkaŭ 30 km la „Selz“ fluas nordorienten. En distanco de 3 km ĝi atingas la limon inter Palatinato ka Rheinhessen. Post 8 km situants la urbeto Alzey. Tie ĝi trafluas digolagon kaj trafluas la urbon en tuboj. Je la duono de ĝia vojo ĝi turniĝas en Selzen al la nordokcidenta direkto. Post 61 km ĝi enfluas la Rejnon ĉe Ingelheim. La meza akvokvanto estas 0,77 m³/s. La akvokvanto diferencas de 0,3 al 20 m³/s.

Sur la vojo tra Rheinhessen la rivero Selz pasas maldekstre kvar altaĵojn kiuj estas pli ol 100 m pli altaj ol la vala bazo. Estas jenaj altaĵoj:

Historio[redakti | redakti fonton]

Skribe dokumentita estas la rivero Selz kadre de la Veronaj donacoj, pere de ĝi en la jaro 983 la imperiestro Oto la 2-a en Verono donacis al sia arkikonceliero kaj arkiepiskopo de Majenco Willigis la urbon Bingen kaj la apudajn lokojn, kiuj tie „etendiĝas ĉiflanke de la Rejno de la ponto super „Selzbach“ ĝis Heimbach, aliflanke de la Rejno de la punkto kie la „ Elzbächlein“ enbuŝiĝas ĝis la vilaĝeto „Caub.“

En 1909 estas konstruita apud Zornheim la t.n. „Selztalstellung“ (fortikaĵo kiel parto de la defendlinio de la germana regno kontraŭ Francio.

Ekde 1992 oni renaturigas la riveron kaj la apudriveran terenon. Oni rekonstris humidajn areojn, egaligis la riverbordon kaj malrapidigas la akvofluon de la rivero cele. Multaj amfibioj, birdoj kaj insektoj komencas vivi tie. Unu el la unuaj partoj de renaturado estas inter Hahnheim kaj Sörgenloch.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Infrastrukturo[redakti | redakti fonton]

Pontoj[redakti | redakti fonton]

Super la Selz iras 137 pontoj, do statistike po 460 m unu. La plej multaj nur estas por agrikultura trafiko.

Selztal-biciklovojo[redakti | redakti fonton]

De la fonto apud Orbis tra Alzey al Ingelheim estas ŝildita biciklovojo apud la rivero. Ĝi iras parte sur, parte apud la iama fervoja trako.

Muelejoj[redakti | redakti fonton]

Iam estis 40 akvomuelejoj. Nur malmultaj ankoraŭ restis.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

La agado de la romano de Alexandre Dumas Der Ratschluss der Magiers (?) okazas en la regiono apud la rivero Selz

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Allgemeine Zeitung: 61 lange Kilometer bis zur Rheinmündung. Mainz, 17a Februaro 2007