Südpfalz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rejnlando-Palatinato kun la kolorlegendo.
la Südpfalz apud Gleisweiler

La Südpfalzsuda Palatinato estas la la suda kaj sudorienta parto de regiono Palatinato en Rejnlando-Palatinato.

Strukturo kaj limoj[redakti | redakti fonton]

La regiono konsistas el la distriktoj Germersheim kaj Südliche Weinstraße kaj la urbo Landau. Pro la simila dialekto ankaŭ partoj en la oriento de la distrikto Südwestpfalz, precipe la regiono ĉirkaŭ Dahn, apartenas al la Südpfalz.

En la nordo la Südpfalz allimas al Vorderpfalz, en la oriento al la Rejno, en la sudo al franca malsupra Alzaco kaj la okcidento al Westpfalz.

Urboj[redakti | redakti fonton]

En Südpfalz situas jenaj mezaj kaj malgrandaj urboj:

Dialekto[redakti | redakti fonton]

La sudpalatinata ne estas memstara dialekto, sed nur la suda vario de la antaŭpalatinata. Orelfrapa estas la ofta uzo de la vokalo ä, kiu estas formata el la diftongoj kiel ei kaj au. Krome la sudpalatinata anstataŭas la malmolan konsonanton g per la mola ch.

En la sekva tabelo estas la plej gravaj diferencoj inter la suda kaj la antaŭpalatinata dialektoj.

Esperanto germana normlingvo sudpalatinata antaŭpalatinata
kuŝi liegen liche liche/ligge
plori weinen haile/kreische groine
vino Wein Wai/Woi Woi
knabino Mädchen Määd/Mädl Mädl
alveturi hinfahren naafahre
(suda sudpalatinata apud Karlsruhe)
hiefahre
okulo Augen Ääche Aache/Aage
gajeco Fröhlichkeit Freehlichkeit Freehli(s)chkeit
demandi fragen frooche frooche/frooge
virino Frau Frää/Fraa Fraa
mi ich ich/ech isch

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]