Johano la 22-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Johano la 22-a
John22.jpg
Naskonomo Jacques Duèze or d'Euse
Komenco de pontifiko 7-a de aŭgusto 1316
Fino de pontifiko 4-a de decembro 1334
Antaŭulo Klemento la 5-a
Sekvanto Benedikto la 12-a
Dato de naskiĝo 1249
Loko de naskiĝo Cahors, Francio
Dato de morto 4-a de decembro, 1334
Loko de morto Avignon, Francio
v  d  r
Information icon.svg

Johano la 22-a naskiĝis en 1249 en la urbo Cahors, sudokcidente de Francio. Lia vera nomo estas Jacques Duèze. Li estis elektita kiel papo en 1316. Li estis jam 71-jaraĝa, sed tamen restis papo dum 18 jaroj, ĝis 1334. Li loĝis en Avignon. Li precipe laboris por plibonigi la papan kaj eklezian administracion kaj faris ĝin pli efika.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de metiisto iĝis la kanceliero de Roberto de Napolo, en 1300 episkopo de Fréjus, en 1310 ĉefepiskopo de Avinjono, en 1312 kardinala episkopo de Porto kaj en 1316 finfine papo.

Liaj enmiksiĝoj en sekularajn aferojn en favoro de Francujo, nome liaj atakoj kontraŭ reĝo Ludoviko la bavaro (ekskomunikita en 1324 pro ties nevolo obei al la juĝadoj de la papo) protestigis la plej renomitajn juristojn tiutempe, ekz. Marsilius de Padovo. Ilin la papo reage ekskomunikis en 1327. Ankaŭ multaj franciskanoj batalis kontraŭ li kaj la bavaro Ludoviko nomumis eĉ kontraŭpapon en 1238 (Nikolao la 5-a): sed tiu papo arestitis kaj devigitis en 1330 demisii.

Pro liaj ŝantaĝoj kaj ekspluatoj de ekleziaj ratjoj pro financaj kialoj li sukcesis amasigi grandajn sumojn. Liiaj nekutimaj kondutoj listigitis eĉ en la eklezia jurista libro Corpus iuris canonici.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 10. Leipzig 1907, p. 266-268, kio legeblas tie ĉi interrete.