Namysłów

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Namysłów
germane: Namslau

Blazono

Blazono
Namysłów, ratusz.JPG

Genitivo de la nomo Namysłowa, Namslaus
Distrikto distrikto Namysłów
Komunumo Namysłów
Speco de komunumo Urbo-kampa
Koordinatoj 51° 5′ N, 17° 42′ O (mapo)51.08333333333317.7Koordinatoj: 51° 5′ N, 17° 42′ O (mapo)
Areo 22,62 km²
Loĝantaro 16622 (en 2021)
Loĝdenso 735 loĝ./km²
Poŝtkodo 46-100
Telefona antaŭkodo 77
Aŭtokodo ONA
TERYT 5162306024
Adreso de estraro ul. Dubois 3
Poŝtkodo de estraro 46-100
Telefono de estraro 77 410-15-51
Fakso de estraro 77 410-03-34
Ĝemelaj urboj (Germanio) Nebelschütz
(Germanio) Linz am Rhein
(Ĉeĥio) Hlučín
(Ukrainio) Jaremĉe
(Hungario) Kisköre
Komunuma retejo http://www.namyslow.eu/
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Centro de la urbo: urboplaco kun la urbodomo, brikdomoj kaj en la fono la preĝejo de la Apostoloj Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo.

Namysłów (prononcu: Namisŭuf; latine Namislavia; germane Namslau) estas urbo en la provinco Opolio de Pollando, kiu laŭ la stato de 2021 havis loĝantaron de 16 622 urbanoj, kio egalas al loĝdenso de 735 homoj/km².

Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj estas la administra centro de ankaŭ samnoma distrikto Namysłów. Ĝis la jaro 1945 la urbo apartenis al Germanio kaj havis preskaŭ 80-procentan germanlingvan loĝantaron, pola minoritato estis nur ĉirkaŭ 20-procenta, germanoj estis forpelitaj ĝis la jaro 1947 laŭ la decido de Pocdama Konferenco. Ĝin anstataŭis poloj el pli orientaj regionoj de Dua Pola Respubliko.

Centro de la urbo: urboplaco kun la urbodomo, brikdomoj kaj en la fono la preĝejo de la Apostoloj Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Milito pri Silezio (1345-1348) kaj la paca kontrakto en Namysłów[redakti | redakti fonton]

Jam printempe de 1345 jaro kontraŭ-Luksemburgia unio havis okazon por agi. Pola reĝo Kazimiro la 3-a Granda malliberigis filon de Johano de Luksemburgio, Karolon dum li revenis el Marienburg. Do pro tio ĉeĥa reĝo decidis fini la sendependecon de Świdnica princo. Tamen pola kaj hungara reĝoj restis fidelaj al alianco kaj en majo de 1345 jaro ili invadis Silezion. Ne prikonservis la aliancon Ludoviko la 4-a Bavara el Vitelsbaĥoj, kiu rapide kontraktis separatisman pacon.

Dum la milito neniu kontraŭulo havis pli grandaj sukcesojn. Bolko la 2-a Mały en 1345 jaro militperdis fortreson en Kamienna Góra, kiun li milite reakiris tri jaroj poste. Baldaŭ la militagado haltis precipe post morto de Johano en 1346 jaro kaj post morto de Ludoviko la 4-a Bavara en 1347 jaro.

La 22-an de novembro 1348 jaro en la urbo estis kontraktita paco. Bolko la 2-a Malalta pro malkonataj kaŭzoj ne partoprenis en la paca konferenco kaj reprezentis lin pola reĝo Kazimiro la 3-a Granda.

La plena paco inter la silezia princo kaj nova imperiestro de Germanio kaj reĝo de Ĉeĥio Karolo la 4-a ekestis la 16-an de aŭgusto 1350 nur kaŭze de arbitracio per Albreĥto de Habsburgoj konata kiel Albreĥto la 2-a (Sankta Romia Imperio).

Meze de la 17a jarcento pol-germana lingva limo estis ĉe la limo de Namysłów/Namslau kaj Oława/Ohlau, kaj tiuj urboj estis en la limoj de la teritorioj de Silezio kie plimulte regis la pola lingvo.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

La 2-an de novembro 1951 tie naskiĝis kaj dum la jaroj 1965-1976 loĝis tie la esperantisto Edward Kozyra. Tuj post la naskiĝo ĝis la 14-a vivjaro en 1965 li loĝis en Łączany apud Namysłów.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Mateusz Goliński, Elżbieta Kościk, Jan Kęsik: Namysłów, z dziejów miasta i okolic (Namysłów, el historio de la urbo kaj ĉirkaŭaĵoj), Namislavia, Namysłów 2006, ISBN 978-83-60537-00-8.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]