Ukmergė

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ukmergė
urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo LT-20001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 21 048  (2023) [+]
Loĝdenso 1 029 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 55° 15′ N, 24° 46′ O (mapo)55.2524.766666666667Koordinatoj: 55° 15′ N, 24° 46′ O (mapo) [+]
Alto 64 m [+]
Areo 20,45 km² (2 045 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Ukmergė (Litovio)
Ukmergė (Litovio)
DEC
Ukmergė
Ukmergė
Situo de Ukmergė

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ukmergė [+]
vdr
Ukmergė
blazono de Ukmergė situo en Litovio
Bazaj datumoj
Ŝtato: Litovio
Distrikto: Vilnius (Vilno)
Subdistrikta Komunumo: Ukmergė
nombro de loĝantoj: 48 700 (komunumo, stato 2005)
nombro de loĝantoj: 28 700 (urbo, stato 2005)
areo (komunumo): ĉ. 1395 km²
internacia telefona prefikso: (+370) 340
koordinatoj: 55° 15′ Norde, 24° 45′ Oriente

Ukmergė (ĝis 1918 Vilkmergė) estas subdistrikta komunumo, kaj ene de ĝi la plej granda urbo, en la oriento de Litovio. Ĝi apartenas al la distrikto Vilnius (Vilno), kaj troviĝas 78 kilometrojn nordokcidente de la nacia kaj distrikta ĉefurbo Vilno. Dum la jaro 2005, la komunumo havis 48 700 loĝantojn, el tio la urbo Ukmergė mem 28 700. Skribe la urbo unuafoje menciiĝis dum la jaro 1333, kaj formalajn urbajn rajtojn ĝi ricevis dum la jaro 1486.

Frua historio[redakti | redakti fonton]

Fortikaĵa monteto (litove piliakalnis) en la historia urbocentro de Ukmergė

Skribe la urbo unuafoje menciiĝis dum la jaro 1333. Ĝi estis esence ligna fortikaĵo kiu staris sur monteto, proksime al la kunfluejo de la riveroj Vilkmergėlė kaj Šventoji. Ukmergė eltenis atakojn de la Ordeno de germanaj kavaliroj kaj la same kavalira Livonia ordeno, kiuj asertis "per glavoj porti kristanecon al Litovio", dum la jaroj 1333, 1365, 1378, 1386 kaj 1391. Dum la lasta atako, ĝi komplete elbruliĝis kaj devis esti tute novkonstruita.

La regiono komencis akcepti kristanecon, kune kun la resto de Litovio, ekde 1386. Dum la sekva jaro, 1387, la unua kristana eklezio de la urbo konstruiĝis - unu el la plej fruaj kristanaj eklezioj de tuta Litovio. La urbo ricevis urbajn rajtojn malmultajn jarojn post la batalo de Pabaiskas de 1435 - la ekzakta dato nekonatas, kaj la unua skriba fonto, kiu nomas ĝin "urbo", estas el la jaro 1486. Reĝo Žigimantas la Maljuna poste konfirmis tiujn urbajn rajtojn.

Dum 1655, la sveda kaj rusia armeoj prirabis la urbon. Pro multaj militoj, la urba kresko kaj bonfartiĝo estis ofte bremsataj. Dum 1711 kaj 1712, la pesto mortigis grandan parton de la enloĝantaro. Dum 1792 estis renovigita la urba statuso kaj la urbo ricevis sian hodiaŭan blazonon.

Historio de la 18-a kaj 19-a jarcentoj[redakti | redakti fonton]

Dum 1795, la urbo kun la plejmulto de cetera Litovio estis aneksita de Rusio. Dum 1812, la batalo de Deltuva inter la armeoj de Francio kaj Rusio okazis proksime de Ukmergė kaj la armeo de Napoléon Bonaparte prirabis la urbon. Dum la revolto de 1831, la urbo restis sub kontrolo de litovaj rebeloj dum kelkaj monatoj, kaj dum 1863 la urbanoj denove partoprenis en revolto kontraŭ la carisma rusa regno.

Dum 1863 fabriko por alumetoj malfermiĝis en la urbo, kaj iom poste, la posta prezidento de Litovio, Antanas Smetona, naskiĝis en Užulėnis tutproksime de Ukmergė. Dum 1882 eldonejo malfermiĝis, kaj dum 1899 dek tri urbanoj severe puniĝis pro la peko distribui librojn skribitajn en la litova lingvo - severa krimo tiutempe laŭ la rusaj okupantoj.

Historio de la 20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Dum 1918, post la sendependiĝo de Litovio, la urba nomo ŝanĝiĝis de Vilkmergė al Ukmergė. Dum 1919 bolŝevikaj armeanoj okupis la urbon, sed ĝi baldaŭ liberiĝis fare de la litova armeo sub Jonas Variakojis, kaj pli ol 500 bolŝevikoj iĝis militkaptitoj dum la Batalo de Ukmergė. Dum 1920, la litova armeo apud la urbo haltigis la polan invadon al la distrikto Vilnius, post serio da bataloj kiuj ekestis pro malkonsentoj kie fiksi la limon inter Pollando kaj Litovio. Ĝis la dua mondmilito, la urbo havis kvin ĵurnalojn. Dum 1930 monumento kun la latina titolo Lituania Restituta stariĝis por memorigi 10 jarojn da litova sendependeco.

la monumento "Lituania Restituta"

Dum 1940, post la sovetunia okupo de Litovio, komenciĝis deportadoj de urbanoj al Siberio. Kiam la nazia Germana Regno atakis Sovetunion dum junio 1941, la sovetuniaj armeestroj donis instrukciojn mortigi 120 malliberigitajn litovojn antaŭ la retiriĝo de la sovetunia armeo, tamen plej multaj eskapis kaj nur ok truturiĝis ĝis morto. Post la germana invado, proksimume 10 000 el la judaj loĝantoj de la urbo estis murditaj. Dum la milito, plejgranda parto de la urbo detruigixs pro bomboj. Dum preskaŭ jardeko post kiam la sovetunia armeo reinvadis la landon, la urbanoj kunorganizis kaj partoprenis la litovan armitan reziston kontraŭ la komunistaj okupantoj. Dum 1950 la okupantoj detruigis la monumenton pri la sendependeco de Litovio, sed dum 1990 ĝi rekonstruiĝis - fakte antaŭ ol la re-sendependiĝo de Litovio estis oficiala.

Etaj faktoj[redakti | redakti fonton]

  • La konata juda filantropo Ĥaim Freinkel naskiĝis en Ukmergė.
  • La urbo havis signifan judan enloĝantaron ĝis la jaro 1940.
  • Inter la du mondmilitoj, ekzistis pola altlernejo en Ukmergė.

Gefiloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]