Ekstermejo Chełmno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la Holokaŭsto en Eŭropo, 1939–1945. Ĝi montras ĉiujn ekstermejoj]n, la plejparton de la koncentrejoj kaj la deportvojojn
La loko de la amasaj tombejoj en la nazia ekstermejo Chełmno

Chełmno (germane Kulmhof, ne rilatas al Chełmno) estis nazia ekstermejo en okcidenta Pollando, apud la rivero Ner, alfluanto de Varto, kreita antaŭ la Wannsee-konferenco. La neniigejo funkciis ekde decembro 1941 ĝis januaro 1945. Ĝi estis la ĉefa loko de la holokaŭsto de judoj el la provinco Vartlando kaj malliberuloj de la Lodza geto. Laŭ ideo de Hitler pri „Fina Solvo”, oni ekstermis polajn judojn, sed ankaŭ ciganojn kaj sovetiajn militkaptitojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni ekzekutis laŭ diversaj aŭtoroj de 170.000 ĝis 360.000 homojn. Oni enfermis la ontajn viktimojn en ŝargejo de ŝarĝaŭtoj kaj enkondukis la vostgason. Oni bone kamuflis la enirejon de la ŝarĝaŭtoj kaj desegnis duŝejo. Oni enterigis la mortintojn en amastombejo, en la proksimaj tombejoj aŭ (ĉefe post 1942) liveris ilin al novkonstruita krematorio.

Tie funkciis fifama ostomuelejo. Oni provis malaperigi la pruvojn ekde aŭgusto de 1944 ĝis januaro de 1945: La SS (la organizaĵo Schutzstaffel ("Protekta Skadro") aŭ mallonge SS estis grupo de la naziisma partio NSDAP de Adolf Hitler) - bruligis kaj neniigis la instalaĵojn kaj provis ekstermi ĉiujn anojn de la ekstermejo. Restis nur du judaj travivantoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Partick Montague, Chełmno. Pierwszy nazistowski obóz zagłady. Originala titolo Chelmno and the Holocaust: A History of Hitler’s First Death Camp, tradukis Tomasz S. Gałązka, Wydawnictwo Czarne, Wołowiec 2014, p. 416