Aŭŝvico (koncentreja komplekso)

Auschwitz [ˈaʊʃvɪts]; laŭ PIV2 Aŭŝvico) estas la germana nomo de la pola urbo Oświęcim [ɔˈɕfʲjɛ̃ɲt͡ɕĩm], apud kiu la nazioj konstruis en 1940 la fifaman komplekson de mortkoncentrejoj (ekstermejoj), kie mortis en 1940–1945 pli ol unu miliono (ĉ. 1,3 milionoj) da homoj. Ĝi estas unusola koncentrejo troviĝanta sur la listo Monda heredaĵo de Unesko, kie ĝi aperas sub la oficiala nomo Auschwitz-Birkenau. La nazia koncentrejo kaj ekstermejo (1940-1945). La nomoj Auschwitz kaj Birkenau estas germanlingvaj ekvivalentoj de pollingvaj nomoj Oświęcim kaj Brzezinka, aplikataj post agreso de Germanio en Pollandon en 1939.
La vorto Auschwitz kutime rilatas al la naziaj koncentrejoj. La plej granda parto de la viktimoj de Auschwitz estis judoj, sed mortis tie ankaŭ granda nombro da ciganoj, samseksemuloj, kaj politikaj kaptitoj. La kompatindaj kaptitoj estis internigitaj en Auschwitz, ĉar ili apartenis al tiuj grupoj de homoj, kiujn la nazioj volis komplete forigi de la tero (kiel la judoj, la ciganoj aŭ la samseksemuloj), pro ilia ideologio (kiel la komunistoj aŭ la esperantistoj) aŭ tutsimple ĉar ili estis militaj malliberuloj aŭ ordinaraj krimuloj.
La kondiĉoj en Auschwitz estis tiel teruraj, ke la kaptitoj ofte mortis simple pro malsato aŭ pro malsano (kaŭzita de manka nutrado, malkonvenaj kondiĉoj), sed grandaj nombroj da homoj estis ankaŭ mortigitaj rekte en "duŝejoj", kiuj vere estis ĉambroj kun venena gaso. Travivi en Auschwitz preskaŭ ne eblis, kaj la nuraj travivintoj estis la kaptitoj, kiuj alvenis tie mallonge antaŭ la liberigo de la kampo fare de la Ruĝa Armeo.
La koncentrejo de Auschwitz kune kun la aliaj naziaj koncentrejoj en Pollando kaj Germanio estas la loko, kie okazis la tiel nomata holokaŭsto fare de la nazia registaro. En la tuta holokaŭsto mortis 12-26 milionoj da homoj, inkluzive de 6 milionoj da judoj. Temis pri unu el la plej hororaj masakroj de la dudeka jarcento, kaj la nomo Auschwitz ankoraŭ estas uzata kiel simbolo de teruro kaj morto.
Nuntempe la koncentrejo Auschwitz estas ankoraŭ staranta kaj transformiĝis en muzeon, kiun vizitadas ĉirkaŭ miliono da homoj jare.
Inter la literaturo pri Auschwitz estas aparte famaj la libroj de Primo Levi, italo, kiu estis malliberulo tie kaj travivis. Lia plej fama verko de memoroj pri la koncentrejo estas "Se questo è un uomo" (Se ĉi tiu estas homo).
La koncentrejo liberiĝis la 27-an de januaro en 1945.
Je nokto al la 18-a de decembro 2009 nekonatoj ŝtelis la faman metalan tabulon, pendintan super enirpordego de la koncentrejo kaj moke tekstantan: "Arbeit Macht Frei" (esperante Laboro liberigas).[1][2] Post kelkaj tagoj la polico retrovis ĝin.
Enhavo
60-a datreveno de la liberigo[redakti | redakti fonton]
La 27-an de januaro 2005 sur la teritorio de nazia koncentrejo Auschwitz-Birkenau okazis internacia solenaĵo memoriganta ĝian liberigon fare de Ruĝa Armeo. Preskaŭ 40 ŝtatoj estis reprezentataj fare de reĝoj, prezidentoj kaj ĉefministroj, inter ili prezidento Aleksander Kwaśniewski, prezidento Moŝe Kacav, prezidento Vladimir Putin, prezidento Jacques Chirac, prezidento Horst Köhler, viceprezidento Dick Cheney, prezidento Viktor Juŝĉenko, reĝino Beatrix. La papon Johano Paŭlo la 2-an reprezentis la ĉefepiskopo de Parizo, kardinalo Jean-Marie Lustiger. Tio estis la plej granda kunveno de ŝtatestroj en la historio de Pollando.
Notindaj enprizonigitoj[redakti | redakti fonton]
Muzeo[redakti | redakti fonton]
Ŝtata Muzeo Auschwitz-Birkenau en Oświęcim (pole: Państwowe Muzeum Auschwitz-Birkenau w Oświęcimiu) estas muzeo kreita en 1947 fare de estintaj malliberuloj de la koncentrejo Aŭŝvico cele de konservo "por ĉiam" de postrestaĵoj de la estinta germana nazia koncentrejo kaj ekstermejo Auschwitz-Birkenau. Ĉefa kreinto kaj direktoro estis Kazimierz Smoleń, estinta malliberulo, diplomito de Katolika Universitato de Lublin.
Bildaro[redakti | redakti fonton]
Rudolf Höß antaŭ la ekzekuto La pendumilo, tie estis pendumita Rudolf Höß, ĝis hodiaŭ ĝi estas en la nazia ekstermejo en Auschwitz (Aŭŝvico)
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Kunteksto: Nacisocialisma Germana Laborista Partio,
- Genocido: holokaŭsto, porajmos, Fina solvo, Eksterordinara Ekstermiga Agado, Intelektul-kampanjo, ekstermejo, Operaco Reinhardt, Granda Kampanjo, marŝo de morto
- Kaŭzintoj: Wannsee-konferenco, Josef Mengele, Rudolf Höß, Hans Frank, SS (organizaĵo), Waffen-SS, Sonderkommando, Gestapo, Listo de naziaj koncentrejoj, Nurenberga proceso
- Naziaj koncentrejoj en okupata Pollando: Auschwitz (Aŭŝvico, Treblinka, Majdanek, Ekstermejo Bełżec, Sobibor
- Memorigo: Tago de la memoro
- Unua amasa transporto al koncentrejo Aŭŝvico
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- "albumo pri Auschwitz (Aŭŝvico)", reta ekspozicio de la muzeo Jad Vaŝem en Israelo (angle)
- retejo "kronologio de la holokaŭsto" kun aparta akcento de la tri amasmurdejoj de Aŭŝvico kadre de la holokaŭsto (germane)