Unua amasa transporto al koncentrejo Aŭŝvico

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Unua amasa transporto al koncentrejo Aŭŝvico estis transporto de malliberuloj el punejo en Tarnów, kiu la 14-an de junio 1940 estis direktita de germanaj okupantoj al ĵus malfermita koncentrejo Auschwitz /Aŭŝvico.

La envagonigo de la malliberuloj en Tarnów, tio estas 728 poloj inter kiuj estis kelkaj polaj judoj kaj tuj direktitaj de germanaj okupantoj al ĵus malfermita koncentrejo Auschwitz / Aŭŝvico, la 14-an de junio 1940
Enirejo de la koncentrejo de Auschwitz (Aŭŝvico) kun la pordega superskribaĵo: Arbeit macht frei (la traduko: Laboro liberigas)

Malliberuloj alveturigitaj de Tarnów ne estis la unuaj setligitoj en la koncentrejo — antaŭ ili alvenis germanaj krimuloj el KL Sachsenhausen, kiujn en la nombro 30 oni direktis al Aŭŝvico en majo 1940, por ke ili plenumu tie la rolon de funkciaj enprizonigitoj. La Tarnova transporto estis tamen la unua kun amasa karaktero. En ĝi estis 728 viroj, el kiuj la decidan plimulton formis polaj politikaj malliberuloj. La Duan Mondmiliton travivis 137 malliberuloj el la uua transporto.

Genezo[redakti | redakti fonton]

De la unuaj tagoj de la milito germanoj okazigis amasajn arestojn sur la okupataj polaj teritorioj. Surbaze de pli frue pretigitaj listoj oni arestis reprezentantojn de la pola intelektularo kun klerikoj, personojn "malamike rilatantajn al germanoj", kaj ankaŭ judojn. Rezulte, jam post kelkaj monatoj de la invado en Pollandon la antaŭmilitaj malliberejoj kaj arestejoj — precipe en Supra Silezio, Zagłębie Dąbrowskie kaj Ĝenerala Gubernio — estis preskaŭ tute plenigitaj. En tia situacio en la oficejo de Supera Komandanto de SS kaj Polico en Vroclavo oni lanĉis projekton de la nova koncentrejo, destinita unuafoje al poloj (decembro 1939). Oni proponis, ke la koncentrejo estu establita sur la tereno de antaŭmilita pola artileria kazerno en Oświęcim (du monatojn pli frue la urbo estis aneksita de la Nazia Germanio kaj enkorpigita en la konsiston de t.n. silezia provinco).

Interesaĵo[redakti | redakti fonton]

Kun la unua transporto venis ankaŭ negranda grupo de polaj judoj kiuj malsukcesis trairi al formiĝanta pola armeo en Francio - veturante tra Krakovo ili ekvidis stacidomon dekoritan per flagoj kaj svastikoj kaj ekaŭdis pri okupado de Parizo, kaj surloke eksciis, ke ili venis ne al sanatorio, sed al la koncentrejo, de kie oni foriras pere de kamentubo, ke judoj vivos ne pli longe ol du semajnojn, pastroj unu monaton, kaj la resto - tri monatojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Danuta Czech, Kalendarz wydarzeń w KL Auschwitz (Kalendaro de eventoj en la koncentrejo Aŭŝvico), Wydawnictwo Państwowego Muzeum w Oświęcimiu-Brzezince, Oświęcim 1992 ISBN 83-85047-04-2.
  • Wiesław Kielar: Anus Mundi. Wspomnienia oświęcimskie (Anus mundi. Rememoroj de Oświęcim). Wydawnictwo Literackie, Krakovo 1976.
  • Marcin Kołodziejczyk, Kolejność przeżywania (Laŭvico de travivado). "Polityka". n-ro 24 (2760), 2010-06-12.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]