Ŝtata Muzeo Auschwitz-Birkenau en Oświęcim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝtata Muzeo Auschwitz-Birkenau en Oświęcim
muzeo

Koordinatoj50° 2′ 9″ N, 19° 10′ 42″ O (mapo)50.03583319.178333Koordinatoj: 50° 2′ 9″ N, 19° 10′ 42″ O (mapo)
Areo1,92 km² (191,97 ha) [+]

Estiĝo2-a de julio 1947
Konsekro2-a de julio 1947
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]

Ŝtata Muzeo Auschwitz-Birkenau en Oświęcim (Pollando)
Ŝtata Muzeo Auschwitz-Birkenau en Oświęcim (Pollando)
DEC

Map
Ŝtata Muzeo Auschwitz-Birkenau en Oświęcim

Vikimedia Komunejo:  Auschwitz Museum [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Ŝtata Muzeo Auschwitz-Birkenau en Oświęcim (pole Państwowe Muzeum Auschwitz-Birkenau w Oświęcimiu, ankaŭ konata sub la nomo Holokaŭsta Memoriga Muzeo en Auŝvico) estas muzeo kreita en 1947 fare de estintaj malliberuloj de la koncentrejo Aŭŝvico cele de konservo "por ĉiam" de postrestaĵoj de la estinta nazia koncentrejo kaj ekstermejo Auschwitz-Birkenau. Ĉefa kreinto kaj direktoro estis Kazimierz Smoleń, estinta malliberulo, diplomito de Katolika Universitato de Lublin.

La Muzeo konsistas ĉefe de 2 partoj: Auschwitz I Stammlager kaj Auschwitz II Birkenau, kune kun pli ol 150 konstruitaj objektoj, ĉirkaŭ 300 ruinoj, aŭtentaj vojoj, fervoja kajo, bariloj, ankaŭ arkivoj, kiuj postrestis evakuon kaj kolekto de pli ol 100 000 moveblaj objektoj (i.a. valizoj, ŝuoj kaj objektoj de ĉiutaga uzo, striaj uniformoj, kaj ankaŭ objektoj apartenantaj al SS-anoj).

Sur la muzea tereno establiĝis la ĉefa ekspozicio kaj dekkelke da naciaj ekspozicioj, organizitaj de ŝtatoj memorigantaj viktimojn de siaj civitanoj. Organizataj estas ankaŭ portempaj ekspozicioj.

En 1990 fondiĝis Internacia Muzea Konsilio ĉe ministro pri kulturo, kiun en 2000 antataŭis Internacia Konsilio de Oświęcim ĉe la ĉefministro de Pollando. Ambaŭ konsiliojn prezidis Władysław Bartoszewski.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]