Katolika Universitato de Lublin "Johano Paŭlo la 2-a"

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Katolika Universitato de Lublin "Johano Paŭlo la 2-a" (pole: Katolicki Uniwersytet Lubelski Jana Pawła II (KUL), latine: Catholica Universitas Lublinensis Ioannis Pauli II) – nepublika katolika universitato en Lublin, posedanta rajtojn de publika altlernejo kaj financata de ŝtata buĝeto laŭ principoj de publikaj universitatoj. Fondita en 1918, ĝis 1928 sub la nomo Lublina Universitato, de la 16-a de oktobro 2005, surbaze de voĉdono de Senato agnoskita de Pola Episkoparo, la universitato ŝanĝis nomon al Katolika Universitato de Lublin "Johano Paŭlo la 2-a". En 1938 KUL akiris rajton atribui sciencajn rangojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Katolika Universitato de Lublin estiĝis iniciate de pastro Idzi Radziszewski, kiu kolektis fondusojn por ekesto de katolika altlernejo en Pollando inter la pola diasporo en Peterburgo, anstataŭ likvidata de bolŝevikaj regopovoj Animzorga Akademio en Peterburgo.

Lekciistoj[redakti | redakti fonton]

Diplomitoj[redakti | redakti fonton]

Someraj Lernejoj de la Pola Lingvo kaj Kulturo[redakti | redakti fonton]

En 2019 dum plenaj du monatoj (julio-aŭgusto) okazas la 46-a Somera Lernejo de Pola Lingvo kaj Pola Literaturo. Pli ol 170 partoprenantoj el 40 landoj konatiĝos kun Pollando, ties historio kaj geografio. Ili vizitos Lublin, Sandomierz, Varsovion, Kozłówka kaj Zamość.

Interesaĵo: en la pasinta 20-a jarcento la kurson senpage partoprenis ukraina esperantistino el pola-aramea diasporo el Vinico (danke al apogo de esperantistoj Krzysztof Śliwiński kaj Maciej Stanisław Zięba)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Encyklopedia 100-lecia KUL, unua volumo, p. 648, Wydawnictwo KUL, Lublin 2018 ISBN 978-83-8061-610-3, 978-83-8061-611-0 (unua volumo)
  • Encyklopedia 100-lecia KUL, dua volumo, p. 678, Wydawnictwo KUL, Lublin 2018 ISBN 978-83-8061-610-3, 978-83-8061-612-7 (dua volumo)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]