Ryszard Rubinkiewicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ryszard Rubinkiewicz
Persona informo
Naskiĝo 6-a de marto 1939
en Kielce
Morto 30-a de aprilo 2011
en Lublino
Religio katolikismo
Nacieco polo
Lingvoj pola vd
Loĝloko Pollando
Ŝtataneco Pollando vd
Profesio
Okupo orientalisto vd
Laborkampo salesiano kaj bibliisto okupiĝanta pri apokrifoj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ryszard Rubinkiewicz (naskiĝis la 6-an de marto 1939 en Kielce, mortis la 30-an de aprilo 2011) estis pola salesiano kaj bibliisto okupiĝanta pri apokrifoj, lekciisto de Katolika Universitato de Lublin, estinta membro de Pontifika Biblia Komisiono

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ryszard Rubinkiewicz abituriĝis en 1956 en la liceo je la nomo al Cyprian Kamil Norwid en Kielce. Samjare eniris al la ordeno de salesianoj en Kopiec (apud Kłobuck). En la jaroj 1959–1965 studis filozofion kaj teologion en Oświęcim kaj Krakovo. La 25-an de junio 1965 en Krakovo ordiniĝis. En la jaroj 1965–1970 studis en Katolika Universitato en Lublin, doktoriĝante pri biblia teologio. Laŭvicajn studojn en Papa Biblia Instituto en Romo en la jaroj 1970–1972 finiĝis en 1978 per doktoreco pri la bibliaj sciencoj. En la jaroj 1972–1973 ankaŭ studis en Franca Biblia kaj Arkeologia Lernejo de Jerusalemo, ricevinte la gradon eleve titulare de l'Ecole Biblique.

De 1969 estis profesoro pri la Biblio en Supera Animzorgejo de pastroj Salesianoj en Krakovo. De 1977 laboris en la Katolika Universitato (KUL) kiel gvidanto de la Instituto de Bibliaj Sciencoj ĉe Katedro de Intertestamenta Literaturo kaj Helpaj Sciencoj de Bibliologio. En 1981 habilitiĝis, kaj en 1991 ricevis titolon kaj postenon de ordinara profesoro.

Li apartenis al pluraj societoj kaj komisionoj: estis prezidanto de la Sekcio de Polaj Bibliistoj ĉe la Konferenco de Pola Episkoparo, membro la Episkopara Komisiono pri Dialogo kun Judismo, Centra Komisiono pri Scienca Titolo kaj Sciencaj Gradoj ĉe prezidanto de Ministra Konsilio, Pola Orientalistika Societo, Catholic Biblical Association, Associazione Biblica Italiana, Asociazione Biblica Salesiana, Studiorum Novi Testamenti Societas, Scienca Societo de KUL (en la jaroj 1981–1986 ties ĝenerala sekretario). En la jaroj 1998–2008 membro de Pontifika Biblia Komisiono.

La kampo de scienca intereso de pastro Rubinkiewicz estis literaturo inter Malnova Testamento kaj Nova Testamento, kaj precipe apokrifoj.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Pastro Rubinkiewicz verkis ĉ. 120 publikaĵojn:

  • Die Eschatologie von Henoch 9-11 und das Neue Testament, Klosternneuberg 1984
  • L'Apocalypse d'Abraham en vieŭ slave, Lublin 1987
  • Geografia e archeologia biblica (flora e fauna biblica), Cremisan 1987
  • Apokryfy Starego Testamentu (Apokrifoj de Malnova Testamento); kolektiva verko sub la redakto de R. Rubinkiewicz, Vocatio, Warszawa 1999

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]