Pollingva Vikipedio
Aspekto
| Pollingva Vikipedio | |
|---|---|
![]() | |
| Retadreso | pl.wikipedia.org |
| Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
| Lingvo | pola |
| Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
| Statistikoj | |
| je la 7-a de novembro 2025 | |
| Artikolnombro | 1 673 949 |
| Profundeco | 36.4 |
| Paĝoj | 3 949 831 |
| Redaktoj | 77 775 170 |
| Uzantoj | 1 449 811 |
| Aktivaj uzantoj | 11 441 |
| Administrantoj | 96 |
| Dosieroj | 264 |
La pollingva Vikipedio (pole Wikipedia polskojęzyczna) estas pola aŭtonomeca eldono de Vikipedio. Ĝi estis fondita la 26-an de septembro 2001 de Krzysztof Jasiutowicz kaj Paweł Jochym.
La 14-an de majo 2008 la pola vikipedio ekhavis 500 milojn de artikoloj. Aktuale ĝi apartenas - laŭ nombro da artikoloj - al la plej grandaj vikipedioj, cedante lokon al la angla, germana, franca, nederlanda, itala, hispana kaj rusa vikipedioj. Kaj ĝi estas dua plej larĝa inter la slavlingvaj (stato en decembro 2012). La 7-an de novembro 2025 ĝi enhavas 1 673 949 artikolojn.
Laŭ esploro de Megapanel PBI/Gemius, farita julie 2009, en Pollando ĝi kalkulis 7,4 mln de uzantoj, okupiĝante la 10-an lokon inter ĉiuj TTT-ejoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||

