Bulgarlingva Vikipedio
publikigita versio estis patrolita je 24 sep. 2019. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 24 sep. 2019.
Bulgarlingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | bg.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | bulgara |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 26-a de aprilo 2024 | |
Artikolnombro | 298 098 |
Profundeco | 28.3 |
Paĝoj | 670 107 |
Redaktoj | 12 190 885 |
Uzantoj | 342 791 |
Aktivaj uzantoj | 717 |
Administrantoj | 24 |
Dosieroj | 13 |
La bulgarlingva Vikipedio aŭ simple bulgara Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la bulgara lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Българоезична Уикипедия; latinliterigite B'lgaroeziĉna Uikipedija. La projekto fondiĝis en decembro 2003 kaj atingis 100 000 artikolojn en majo 2010. La 26-an de aprilo 2024 ĝi enhavas 298 098 artikolojn.
En septembro 2019 la Fondaĵo Vikimedio anoncis intencon fermi la bulgarajn Vikinovaĵojn kaj forigi la tutan enhavon de la projekto, sekvante rekomendon de la Lingva Komitato de la Fondaĵo. Ĉi tiun drastan agon ĝi pravigis citante gravajn, kontraŭĵurnalismajn fuŝaĵojn kaj propagandon, kiujn la komunumo de la projekto permesis tre longtempe restadi. La 23-an de septembro 2019 ĝi estis fermita.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
|