Saltu al enhavo

Portugallingva Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portugallingva Vikipedio
Retadreso pt.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo portugala
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 14-a de novembro 2025
Artikolnombro 1 160 107
Profundeco 206.2
Paĝoj 6 004 235
Redaktoj 71 008 790
Uzantoj 3 311 902
Aktivaj uzantoj 8 175
Administrantoj 50
Dosieroj 66 532
vdr

La portugallingva Vikipedio (portugale: "Wikipédia em português""Wikipédia lusófona") estas la eldono de Vikipedio en la portugala lingvo.

Laŭ la disdivido de portugallingvanoj en la mondo, la plejparto el portugallingvaj vikipediistoj loĝas en la sudamerika lando Brazilo kaj la eŭropa lando Portugalio, sed la projekto ankaŭ havas signifan kvanton da kunlaborantoj en la aliaj oficiale portugalparolantaj landoj kaj teritorioj, do Angolo, Kabo-Verdo, Ekvatora Gvineo, Gvineo Bisaŭa, Mozambiko, Sao-Tomeo kaj Principeo kaj Orienta Timoro. El aliaj landoj, aparte elstaras verkantoj (aparte portugalaj elmigrintoj) en Nederlando. En septembro 2006, la vikipedia branĉo havis 61,3 procentaĵojn da kunlaborantoj el Brazilo, 17,7 procentaĵojn el Portugalio, 11,1 procentaĵojn el Nederlando kaj 9,9 procentaĵojn el ĉiuj aliaj ŝtatoj sume.

La 14-an de novembro 2025 ĝi enhavas 1 160 107 artikolojn.

emblemo por celebri la nombron de 500 000 portugallingvaj vikipediaj artikoloj

Gravaj datoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]