Asturlingva Vikipedio
Aspekto
| Asturlingva Vikipedio | |
|---|---|
| Retadreso | ast.wikipedia.org |
| Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
| Lingvo | asturia |
| Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
| Statistikoj | |
| je la 17-a de marto 2026 | |
| Artikolnombro | 138 957 |
| Profundeco | 11.3 |
| Paĝoj | 248 978 |
| Redaktoj | 4 474 931 |
| Uzantoj | 144 549 |
| Aktivaj uzantoj | 150 |
| Administrantoj | 6 |
| Dosieroj | 0 |
La asturlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la astura lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Wikipedia n'asturianu. La projekto fondiĝis en julio 2004. La 17-an de marto 2026 ĝi enhavas 138 957 artikolojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]Vikipedio-teamo vizitanta la Parlamenton de Asturio.

Vikipediistoj kunvenantaj post la premia ceremonio de 2015.
Post ĝia fondo en julio 2004, la asturia Vikipedio atingis 1 000 artikolojn la 1-an de septembro 2004.
En 2015, Vikipedio ricevis la premion Premioj Princino de Asturio pri Internacia Kunlaboro.[1] Parolante ĉe la Asturia Parlamento en Oviedo, la urbo kiu aranĝas la premion, Jimmy Wales laŭdis la laboron de la vikipedianoj en la astura lingvo.[2] La nokton de la ceremonio, membroj de la Fondaĵo Vikimedio kunvenis kun vikipediistoj el ĉiuj partoj de Hispanio, inkluzive la lokan asturian komunumon.
-
la tradicia asturia Vikipedia emblemo
-
4-jara emblemo (2008)
-
La 10 000-a artikolo estis kreita la 20-an de novembro 2007
-
emblemo pro la atingo de 50 000 artikoloj
-
10-jara emblemo (somero 2014)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Premio Princesa de Asturias de Cooperación Internacional 2015. Fundación Princesa de Asturias. Arkivita el la originalo je 2021-05-06. Alirita la 17-an de junio 2015 .
- ↑ Los fundadores de Wikipedia destacan la versión en asturian ("La fondintoj de Vikipedio elstarigas la version en la asturia"). La Nueva España. Alirita la 20-an de oktobro 2015 .
| ||||||||||||

