Saltu al enhavo

Minnanlingva Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Minnanlingva Vikipedio
Retadreso zh-min-nan.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo evidente nevalida lingvokodo
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 17-a de majo 2026
Artikolnombro 434 186
Profundeco 6.7
Paĝoj 1 078 153
Redaktoj 3 275 397
Uzantoj 73 388
Aktivaj uzantoj 105
Administrantoj 3
Dosieroj 292
vdr

La Minnanlingva VikipedioSudminlingva Vikipedio (en la minnana latinliteriga sistemo Pe̍h-ōe-jī: Wikipedia Bân-lâm-gú) estas minnanlingva (aŭ sudminlnigva) aŭtonomeca eldono de Vikipedio. Ĝi uzas la minnanan latinlaterigan sistemon Pe̍h-ōe-jī. Ĝi komenciĝis en 2003. La 17-an de majo 2026 ĝi enhavas 184 048 artikolojn. Per tio ĝi estas la dua plej granda vikipedia projekto de la ĉina lingvaro.

Kiam la projekto komenciĝis, ne estis kodo laŭ ISO 639 por la minnana lingvo, do la uzintoj decidis uzi "zh-min-nan" (zh por la ĉina lingvo kaj min-nan por la lingvo mem), kiu jam estis registrita kiel la Interret-Inĝeniera Task-Forto IETF. Intertempe ekzistas ISO-kodo por la minnana aŭ sudmina ("nan"), kaj la domajna nomo http://nan.wikipedia.org alidirektigas al http://zh-min-nan.wikipedia.org/ .

La Minnanlingva Vikipedio estis fondita kiel sendependa projekto konata kiel Holopedia, do en Esperanto Holopedio (ne pro la pseŭdosufikso holo de la greka vorto ὄλος, do holos, "tuta" aŭ "kompleta", sed kiel referenco al Hō-ló-oē, familiara nomo por la minnana aŭ sudmina dialektaro).

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]