Saltu al enhavo

Ŝablono-Diskuto:Vikipedioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
Aldoni temon
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Latest comment: antaŭ 6 monatoj by ThomasPusch

Nun post kiam la esperantlingva Vikipedio transpasis la limon de 200 000 artikoloj, mi proponas pli vidigi tion, per divido de la ŝablono {{vikipedioj}} laŭ kategorioj "pli ol miliono da artikoloj", "pli ol 500 000", "pli ol 200 000", "pli ol 100 000" kaj "Pli ol 10 000 (elektitaj)". La nuna e-lingva divido "pli ol miliono/300 000/100 000/pli ol 10 000" metas la lingvoversiojn de la sojlo 200 000 artikoloj en tre grandan grupon, dum la koncerna anglalingva "template:wikipedias" per divido "...500 000/200 000/100 000..." nun multe pli elstarigas la e-lingvan vikipedion ol la ĝisnuna e-lingva ŝablono. La samo validas por {{ĈefPaĝo/AliajLingvoj/AL}}. ThomasPusch (diskuto) 15:29, 17 Aŭg. 2014 (UTC)

Laŭ lastatemaj redaktoj, nun la divido estas simple al "pli ol 2 milionoj/miliono/500 000/300 000". Do ĉiuj iom pli etaj vikipedioj, sub 300 000 estas ankoraŭ multaj, ne plu konsideriĝas. Kaj tute perdiĝis la eksa ideo ankaŭ vidigi iujn etajn vikipediojn de "pli ol 10 000", sed malpli ol 100 000 paĝoj. Sed ĉar la vikipedio en Esperanto estas super la sojlo de 300 000 tekstoj, ĝi almenaŭ ne perdiĝas. Se iuj esperantlingvaj tekstoj pri malgrandaj vikipedioj ne riskas iĝi orfaj artikoloj, estas neniu problemo pri tio. Tio ekzemple koncernas tekstetojn kiel la taliŝa Vikipedio, kiu nun nur ligiĝas de la teksto taliŝa lingvo - unu interna ligilo estas tre malmulte. En tiaj kazoj navigilo tre efike forigas la minacon de orfaj artikoloj... Laŭ stato de julio 2025 estas entute esperantaj tekstoj pri 82 lingvobranĉoj, la plej grandaj 40 menciiĝas en la navigilo {{vikipedioj}}, do la pli etaj 42 havas similajn problemojn kiel la taliŝa Vikipedio. Estas ebleco fari duan navigilon pri la pli etaj vikipedioj, kaj tie nur mencii tiujn pri kiuj estas esperantaj tekstoj - ĉar tie temas nur pri tiuj (dum en la navigilo pri la vikpedioj de pli ol 300000 artikoloj la ideo estas devigi sin havi e-lingvan tekston pri ĉiu vikipedio kiu plenumas la kriterion de minimume 300000 artikoloj)... ThomasPusch (diskuto) 07:45, 13 jul. 2025 (UTC)Reply