Makedonlingva Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Makedonlingva Vikipedio
Retadreso mk.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo makedona
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 21-a de septembro 2023
Artikolnombro 138 445
Profundeco 80.8
Paĝoj 547 850
Redaktoj 5 059 130
Uzantoj 111 570
Aktivaj uzantoj 222
Administrantoj 12
Dosieroj 8 771
vdr

La makedonlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la makedona lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Македонска Википедија. La projekto fondiĝis en septembro 2003. La 21-an de septembro 2023 ĝi enhavas 138 445 artikolojn.

Ĉi tiu eldono komenciĝis en septembro 2003 kaj komence de oktobro 2021 havis pli ol 104 900 artikolojn, 224 aktivajn uzantojn, 15 administrantojn kaj kvar burokratojn. Ĝi superis la 10.000 artikolan markon en 2007. La makedona Vikipedio prezentiĝis en iuj makedonaj ĵurnaloj, kiel Nova Makedonija (angle: Nova Makedonio) dum la projekto mem aperis en kelkaj enlandaj novaĵagentejoj. Ĝi preterpasis la 100.000 artikolan markon la 1-an de majo 2019, iĝante la 62-a Vikipedio superanta la markon de 100.000 artikoloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]