Latvalingva Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Latvlingva Vikipedio)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Latvalingva Vikipedio
Wikipedia-logo-v2-lv.svg
Retadreso lv.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo latva
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 14-a de aŭgusto 2022
Artikolnombro 115 052
Profundeco 73.5
Paĝoj 467 308
Redaktoj 3 662 247
Uzantoj 107 958
Aktivaj uzantoj 295
Administrantoj 13
Dosieroj 25 521
Information icon.svg
vdr

La latvalingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la latva lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Vikipēdija latviešu valodā. La projekto fondiĝis en junio 2003. La 14-an de aŭgusto 2022 ĝi enhavas 115 052 artikolojn.

afiŝo en la centro de Rigo alvokanta pri "Vikimaratono" por atingi la majloŝtonon de 100 000 artikoloj

Laŭ la stato de oktobro 2021, la Latvalingva Vikipedio estas la 68-a plej granda Vikipedio laŭ mezuro de la nombro de artikoloj kaj la dua plej granda Vikipedio en balta lingvo, post la litova kaj antaŭ la ĵemajtia dialekto (Žemaitėška Vikipedėjė). Ekde februaro 2021, ĝi estis la plej vizitata lingvoversio de Vikipedio en Latvio. Ĝi rangis antaŭ la rusa kaj la angla Vikipedioj.

Tamen la vikipedia branĉo de la tria ŝtata lingvo de Baltio, la estona, lingvoscience ne kalkulata kiel balta, sed kiel finn-ugra, laŭ tiu momento daŭre havas duoblan kvanton da artikoloj, do sume inter la Baltaj Ŝtatoj la latvalingva branĉo estas ankoraŭ malpli disvolviĝinta ol la litova kaj estona, kies lingvanoj kompare al la suma nombro aparte forte eldone engaĝitas en "sia" projekto, probable simile al la lingvanoj de la kimra, eŭska aŭ de Esperanto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]