Eŭsklingva Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭsklingva Vikipedio
Retadreso eu.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo eŭska
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 27-a de aprilo 2024
Artikolnombro 431 408
Profundeco 14.2
Paĝoj 936 937
Redaktoj 9 656 174
Uzantoj 160 609
Aktivaj uzantoj 479
Administrantoj 12
Dosieroj 0
vdr

Eŭsklingva Vikipedio estas la eŭsklingva versio de Vikipedio. La 7-an de novembro 2003 ĉefpaĝo estis kreita, kvankam la unua komenco estis la 6-a de decembro 2001[1]. La 15-an de marto 2007 la limo de 17.000 artikoloj estis superita, atinginte la 42-an rangon de ĉiuj eldonoj laŭ la nombro de artikoloj.

La 25-an de januaro 2008 Eŭsklingva Vikipedio gajnis premion Argia sariak, atribuitan de revuo Argia. La 6-an de aprilo 2008, Eŭsklingva Vikipedio superis la limon de 25.000 artikoloj; la 19-an de februaro 2009, de 35.000 artikoloj; la 15-an de julio 2009, de 40.000 artikoloj kaj la 13-an de oktobro 2009 de 45.000 artikoloj. La 30-an de decembro 2009 oni atingis 50.000 artikolojn. La 12-an de aprilo 2010 la limo de 55.000 artikoloj estis trapasita.

La 9-an de junio 2010 televida kateno ETB3 elsendis raporton pri Eŭsklingva Vikipedio[2]. La 8-an de novembro 2010 la limo de 60.000 artikoloj estis trapasita. La 27-an de aprilo 2024 ĝi enhavas 431 408 artikolojn.

Statistikoj[redakti | redakti fonton]

Nombro da
artikoloj
Dato Artikolo Uzanto
1 6-a de decembro 2001 Lurra Drpolilla
1.000 30-a de aprilo 2004
5.000 28-a de januaro 2006
10.000 28-a de majo 2006
20.000 10-a de septembro 2007
25.000 6-a de aprilo 2008 Euskal Herriak Bere Eskola Theklan
30.000 12-a de septembro 2008 Sexu Theklan
40.000 15-a de januaro 2009 Eden Project Euskalduna
45.000 13-a de oktobro 2009 Xinmin Hiria Zariquiegui
50.000 30-a de decembro 2009 ‎Errinozero Theklan
60.000 8-a de novembro 2010 Posta kode Theklan
70.000 18-a de aprilo 2011 Écurat TheklanBot
80.000 22-a de aprilo 2011 Kolonbiako geografia Xirkan
90.000 1-a de majo 2011 Isabel Farnesio Xabitxu
100.000 22-a de majo 2011 Euskararen debekua Kunlaboro de uzantoj de Eŭsklingva Vikipedio

Tagoj kun plej multaj redaktoj[redakti | redakti fonton]


Evoluo de Vikipedio[redakti | redakti fonton]

Nova diskutejo[redakti | redakti fonton]

Fine de julio 2009 estis organizita voĉdonado por aŭ kontraŭ propono dissplitigi diskutejon. Propono estis akceptita per kvar voĉoj "por" kaj tri voĉoj "kontraŭ".

Tiel, Diskutejo estis dissplitigita en kvar partojn albisteak, politikak, eskariak kaj laguntza.

Portaloj[redakti | redakti fonton]

En oktobro 2009 uzantoj de Eŭsklingva Vikipedio kreis kvin portalojn:

Geografio[redakti | redakti fonton]

Lingvo[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

Nova Ĉefpaĝo en 2010[redakti | redakti fonton]

La 18-an de marto 2010 estis enkondukita nova ĉefpaĝo.

Emblemoj[redakti | redakti fonton]

Krom la ĉefa emblemo, la eŭsklingva vikipedio uzas malsamajn emblemojn por Euskal Astea aŭ aliaj specialaj okazoj:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]