Itallingva Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Itallingva Vikipedio
Wikipedia-logo-v2-it.png
Retadreso it.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo itala
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 28-a de novembro 2020
Artikolnombro 1 654 540
Profundeco 168.4
Paĝoj 6 862 903
Redaktoj 116 642 535
Uzantoj 2 048 315
Aktivaj uzantoj 8 687
Administrantoj 112
Dosieroj 140 829
Information icon.svg
vdr

La itallingva Vikipedio (itale: "Wikipedia in italiano") estas la eldono de Vikipedio en la itala lingvo. La projekto kreiĝis la 11-an de marjo 2001 kaj havis sian unuan redakton la 11-an de junio 2001. Ĝis la fino de la jaro 2011 ĝi havis plo ol 889 000 artikolojn kaj pli ol 716 000 registritajn uzantojn. Laŭ la nombro de artikoloj, tiumomente temis pri la kvina plej larĝa vikipedio, post la anglalingva, germanlingva, franclingva kaj nederlandlingva eldonoj.

Protesto de januaro 2012[redakti | redakti fonton]

ĉefpaĝo de la itala vikipedio la 18-an de januaro 2012

La 18-an de januaro 2012, la anglalingva Vikipedio fermiĝis dum 24 horoj por protesti la leĝproponojn SOPA kaj PIPA. La vikipedianoj protestis ĉar se la leĝpropono estus akceptita, la nova leĝo farus gravajn damaĝojn en la libera Interreto.

En la sama tago, la itala vikipedio ankaŭ alidirektigis ĉiun vizitanton al nigra paĝo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]