Saltu al enhavo

Masrlingva Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Masrlingva Vikipedio
Retadreso arz.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo araba egipta
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 6-a de decembro 2025
Artikolnombro 1 629 786
Profundeco 0.7
Paĝoj 2 209 865
Redaktoj 12 837 232
Uzantoj 274 739
Aktivaj uzantoj 360
Administrantoj 7
Dosieroj 1 310
vdr

La masrlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la masra lingvo, egipta dialekto de la araba lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon ويكيبيديا مصرى‎ [wikiˈbedjæ ˈmɑsˤɾi]. La projekto fondiĝis en novembro 2008. La 6-an de decembro 2025 ĝi enhavas 1 629 786 artikolojn.

Ĉi tiu Vikipedio ĉefe funkcias kiel alternativo al la araba Vikipedio favore al parolantoj de la egipta dialekto. Ĝis 2020, ĝi estis la sola Vikipedio verkita en loka dialekto de la araba. La dua estas maroka Vikipedio, kiu estis aprobita kaj kreita en julio 2020.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]