Varajlingva Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Varajlingva Vikipedio
Retadreso war.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo varaja
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 27-a de aprilo 2024
Artikolnombro 1 266 433
Profundeco 4.3
Paĝoj 2 871 070
Redaktoj 7 600 551
Uzantoj 59 401
Aktivaj uzantoj 64
Administrantoj 3
Dosieroj 42
vdr

La varajlingva Vikipedio - en pluraj listoj de vikipedioj ankaŭ nomata ŭarajlingva Vikipedio[1] - estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la varaja lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Waray-Waray Wikipedia. La projekto fondiĝis en septembro 2005 kaj atingis 100 000 artikolojn en aŭgusto 2010. La 27-an de aprilo 2024 ĝi enhavas 1 266 433 artikolojn.

la ĉefpaĝo en novembro 2012

Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Menciindas ke laŭ la stato de novembro 2012 la plej multaj artikoloj estas minimumaj tekstoĝermoj kreitaj fare de robotoj, kiuj post la aŭtomata kreo restis en tia minimuma stato. Uzo de ŝablonoj kaj de internaj ligiloj por gvidi de artikolo al alia similtema artikolo laŭ la stato de aŭtuno 2012 ankoraŭ apenaŭ uzatas. La ĉefpaĝo (vidu ekranbildon sube) laŭ tiu stato kompare mallarĝas, kaj iuj informoj (ekzemple la listo ĉefpaĝa pri alilingvaj vikipedioj) ŝajnas malofte esti aktualigataj.

En aŭtuno 2012 estis proksimume 3,4 milionoj da denaskaj parolantoj de la varaja lingvo (en 2000 laŭ la retejo etnologue.com estis 2,5 milionoj), precipe en la orienta parto de la insularo Bisajoj de la ŝtato Filipinoj. La varajlingva Vikipedio estas unu el pluraj vikipediaj branĉoj prizorgata de la nacia asocio Wikimedia Philippines, kreita en aprilo 2010.[2] Laŭ la nombro de parolantoj, inter la aliaj lingvoj kies vikipediajn branĉojn prizorgas la filipina asocio plej grandas la tagaloga lingvo, kiun denaske parolas pli ol 23 milionoj kaj kiel dua lingvo regas pli ol 80 milionoj da homoj sur la insulara ŝtato Filipinoj kaj la insulo Gvamo - la tagaloglingva vikipedio laŭ la stato de novembro 2012 havis nur duonan kvanton da artikoloj kompare al la varaja eldono,[3] sed laŭ tiu stato havis kompare pli ampleksajn kaj signife pli bone interne interligitajn artikolojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pri la fina interkonsento en la esperantlingva vikipedio deklari evitinda la lingvonoman variaĵon "ŭaraja lingvo" vidu la diskutpaĝon de la artikolo pri la varaja lingvo.
  2. filmeto pri la diverslingvaj vikipediaj projektoj subtenataj per la asocio Wikimedia Philippines en la vikimedia komunejo.
  3. Laŭ la stato de la 16-a de novembro 2012 la tagaloglingva vikipedio havis 57568 artikolojn kompare al 111070 en la varaja eldono.