La arablingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la araba lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon : ويكيبيديا العربية, latinliterigo laŭ sistemo DMGWīkībīdyā al-ʿArabiyya aŭ ويكيبيديا، الموسوعة الحرة, latinlitere Wīkībīdyā, al-Mawsūʿa al-Ḥurra. La projekto fondiĝis en julio 2003 kaj atingis 100 000 artikolojn en majo 2009, estante la unua semida lingvo atingante tiun nombron. La 27-an de januaro 2021 ĝi enhavas 1 100 224 artikolojn, do intertempe ankaŭ pasis la limon de 200 000 artikoloj.
la jena angle priskribita mapo fare de la esperantisto Ziko van Dijk montras el kiuj landoj principe venas legantoj de la araba vikipedio (periodo septembro 2009 ĝis julio 2010): elstaras Egiptio, Sauda Arabio kaj Usono